Bánh mì

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de bánh mì montranta ties internon.

La bánh mì estas sandviĉo tipa de la Vjetnama kuirarto farita el baguette de blanka pano kaj rizfaruno.[1] La sandviĉo enhavas kelkajn peklaĵojn de karotoj, daikon, cepoj, koriandro, kaj viando aŭ tofuo. La plej popularaj farĉaĵoj de bánh mì inkludas porkaĵon, pasteĉon, kokaĵon kaj fiŝaĵon de traĥuro. La kontrasto de gustoj kaj teksturoj estas unu de la karakteroj de tiu sandviĉo, same kiel ĝis malmultekosto, kio faras ĝin tre populara manĝaĵo en Vjetnamio.

Bánh mì estas esprimo kiu referencas ankaŭ la panon el kiu oni faras la sandviĉon, nome milda baguette en la interno kun fajna kaj krakanta krusto.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lam, Andrew (14a de julio 2015). «Bánh Mì: The Rise of the Vietnamese Sandwich». The Huffington Post. Konsultita la 20an de Januaro 2016.
  2. Nicholls, Walter (6a de Februaro 2008). «The Banh Mi of My Dreams». The Washington Post. Konsultita la 19an de Januaro 2022.