La Alameda de Gardón
La Alameda de Gardón | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37497 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 70 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 39′ N, 6° 46′ U (mapo)40.650833333333-6.7586111111111Koordinatoj: 40° 39′ N, 6° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 714 m [+] | ||
Areo | 32,27 km² (3 227 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La Alameda de Gardón estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. La Alameda signifas poplejon, kio videblas en la blazono.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 32,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 79 loĝantojn. Ĝi perdis 900 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio.
La urbestro estas de dekstra partio PP.