La Alberca (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Alberca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37624
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 061  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 6° 7′ U (mapo)40.489166666667-6.1111111111111Koordinatoj: 40° 29′ N, 6° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 044 m [+]
Areo 60,97 km² (6 097 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Alberca (Provinco Salamanko)
La Alberca (Provinco Salamanko)
DEC
La Alberca
La Alberca
Situo de La Alberca
La Alberca (Hispanio)
La Alberca (Hispanio)
DEC
La Alberca
La Alberca
Situo de La Alberca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Alberca, Salamanca [+]
vdr

La Alberca estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la municiparo Sierra de Francia. La Alberca estas tradukebla al La Lageto, La Baseneto. Ĝi estis la unua hispana vilaĝo deklarita Histori-Arta Komplekso, en 1940, pro sia interesa popola arkitekturo.[1]

La placo.
Tradicia arkitekturo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Alberca, Las Batuecas kaj Prado Carreras, okupas totalan areon de 60,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 128 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

La Alberca limas kun la loĝlokoj El Maíllo, Nava de Francia, San Martín del Castañar, Monsagro, Mogarraz, Ladrillar (Cáceres) kaj Las Batuecas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia epoko. La setlejo fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. En multaj domoj estas religiaj simboloj sur la linteloj, kio indikas tre verŝajnan loĝantaron de judoj kaj novkristanoj, rifuĝintaj el persekuto de Inkvizicio en aparta montara areo. Kiel tipa vilaĝo, ĝi estis tre konata kaj ekzemple Kiĥoto kaj Lope de Vega mencias ĝin.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis, sed turismo estas tre grava enspezofonto. Vidindaĵoj estas preĝejo, ermitejoj, placo, popola arkitekturo, natura ĉirkaŭaĵo. Estas konata tradicio, ke en la urbeto cirkulas libere porko kiu estas nutrata de la lokanoj, poste lotumita profite al religia frataro.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pep Verdú (7a de Aprilo 2019). «La Alberca, un pueblo salmantino suspendido en el tiempo». La Vanguardia. Alirita la 19an de Januaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]