Municipo Ropaži

El Vikipedio, la libera enciklopedio
municipo Ropaži
(Ropažu novads)
municipo
Riga termoelektra centralo-2
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo A2 Rigo-Pskovo
 - Ŝoseo A4 Norda pretervojo de Rigo
 - Ŝoseo E22/A6 Rigo-Moskvo
 - Ŝoseo E67/A1 Rigo-Talino
Urbo Vangaži
Riveroj Lielā Jugla, Mazā Jugla, Tumšupe, Krievupe
Ĉefurbo Ulbroka
Areo 536 km² (53 600 ha)
Loĝantaro 31 697 (2021[1])
Denseco 59,14 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-080
Vikimedia Komunejo: Ropaži Municipality
Retpaĝo: ropazi.lv

La distrikto > municipo Ropaži (latve Ropažu novads) estas distrikto en centra Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Ropažu novads, Garkalnes novads, Stopiņu novads, Vangažu pilsēta). La centro de la distrikto situas en vilaĝo Ulbroka.

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Sigulda, sude distrikto Ogre kaj distrikto Salaspils, okcidente ŝtata urbo Rigo, kaj norde distrikto Ādaži.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio, en la parto de Livonia Ordeno. Post la Livonia milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando, kaj post 1629 ĝi estis akirita fare de Svedio. Distrikto estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas plejparte en la Ropažu ebenaĵo de la malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene).[2] Mineraloj: dolomito (Gaitiņi, Sienāži), sablo kaj gruzo (Garkalne, Krievupe). Geologie, kiel en la plej granda parto de Latvio, dominas la supraj devoniaj sedimentoj, nordokcidente - mezaj devoniaj. Plejparte pinarbaroj.

Averaĝa temperaturo: -5 - -6  °C en januaro, +17  °C en julio. Precipitaĵo 650–750 mm jare.[2]

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ la tuta distrikto situas en la Daŭgava baseno. Gravaj riveroj: Lielā Jugla, Mazā Jugla, Tumšupe, Krievupe.

Lagoj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj lagoj en la distrikto estas lagoj Lielais Baltezers (parte, 6 km²), Mašēnu (0,4 km²), Langstiņu (0,4 km²), Lielais Jūgezers (0,3 km²), Sudrabezers (0,3 km²).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Ropaži havas 31 697 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 59 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[3][4]
1. Vangaži Urbo 3552
2. Ulbroka Vilaĝo Stopiņu 3102
3. Dreiliņi Vilaĝo Stopiņu 2777
4. Garkalne Vilaĝo Garkalnes 2019
5. Saurieši Vilaĝo Stopiņu 1815
6. Ropaži Vilaĝo Ropažu 1661
7. Berģi Vilaĝo Garkalnes 1400
8. Upeslejas Vilaĝo Stopiņu 1281
9. Upesciems Vilaĝo Garkalnes 1258
10. Dzidriņas Vilaĝo Stopiņu 1213

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urbo (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Vangažu pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Garkalnes pagasts, Ropažu pagasts, Stopiņu pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  3. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  4. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)