Aldeaseca de Alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldeaseca de Alba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37870
Demografio
Loĝantaro 66  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 5° 27′ U (mapo)40.818611111111-5.4486111111111Koordinatoj: 40° 49′ N, 5° 27′ U (mapo) [+]
Alto 862 m [+]
Areo 17,58 km² (1 758 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeaseca de Alba (Provinco Salamanko)
Aldeaseca de Alba (Provinco Salamanko)
DEC
Aldeaseca de Alba
Aldeaseca de Alba
Situo de Aldeaseca de Alba
Aldeaseca de Alba (Hispanio)
Aldeaseca de Alba (Hispanio)
DEC
Aldeaseca de Alba
Aldeaseca de Alba
Situo de Aldeaseca de Alba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeaseca de Alba [+]
vdr

Aldeaseca de Alba estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Rutas de Alba y Tierras del Tormes. Aldeaseca de Alba estas tradukebla etimologie al Seka Domaro de Alba.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 77 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Estas ebena terreno kun malaltaj montetoj.

Panorama foto de Aldeaseca de Alba. El la ŝoseo kiu ligas Alba de Tormes kun Aldeaseca.
Panorama foto de Aldeaseca de Alba. El la ŝoseo kiu ligas Alba de Tormes kun Aldeaseca.

Limas norde kun Garcihernández, oriente kun Turra de Alba, sude kun Navales kaj okcidente kun Alba de Tormes. Ĝi distas 29 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (porkoj, bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravetis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]