Peñaranda de Bracamonte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peñaranda de Bracamonte
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 079  (2023) [+]
Loĝdenso 265 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 5° 12′ U (mapo)40.9017322-5.1979686Koordinatoj: 40° 54′ N, 5° 12′ U (mapo) [+]
Alto 903 m [+]
Areo 22,96 km² (2 296 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peñaranda de Bracamonte (Provinco Salamanko)
Peñaranda de Bracamonte (Provinco Salamanko)
DEC
Peñaranda de Bracamonte
Peñaranda de Bracamonte
Situo de Peñaranda de Bracamonte
Peñaranda de Bracamonte (Hispanio)
Peñaranda de Bracamonte (Hispanio)
DEC
Peñaranda de Bracamonte
Peñaranda de Bracamonte
Situo de Peñaranda de Bracamonte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñaranda de Bracamonte [+]
vdr

Peñaranda de Bracamonte estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj de la Municiparo Peñaranda. Peñaranda devenas etimologie el la kelta "Penna-Aranda", urbo de roko kaj rivero (same ĉe Peñaranda de Duero, Provinco Burgoso), kaj Bracamonte estas hispanigita familia nomo de francdevenaj nobeloj Bracquemont.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 6 420 loĝantojn. Ĝi male al plej loĝlokoj de la provinco kiu perdis loĝantaron akiris ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ĝia rolo kiel regiona centro.

Plej proksimaj loĝlokoj estas Cantaracillo, Aldeaseca de la Frontera, Nava de Sotrobal kaj Bóveda del Río Almar. Ĝi distas 40 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. Ĝi estas proksima al la limo kun la provinco Ávila. Laŭ nombro de loĝantoj estas malantaŭ Salamanko, Béjar, Ciudad Rodrigo kaj Santa Marta de Tormes la kvina plej grava loĝloko de la provinco salamanka.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi fondiĝis komence de la 12-a jarcento. Ŝajne la reloĝantoj post la Reconquista venis el Peñaranda de Duero, Provinco Burgoso, kaj tial estas kelkaj loĝlokoj kun sama nomo Peñaranda en la areo. En la 15-a jarcento dum la regado de la familio Bracamonte la urbo graviĝis. Sed tio rezultis en konfliktoj en la 16-a jarcento. En la 17-a jarcento Gaspar de Bracamonte Guzmán iĝis altranga gravulo kaj diplomato.

En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Milito de hispana sukcedo. Dum la Dua Hispana Respubliko la socia, politika kaj kultura etoso de la urbo ege prosperis. Tuj post la fino de la Hispana Enlanda Milito, nome la 9an de Julio 1939 okazis terura eksplodo de municiejo kaj municitrajno kiu rezultis en pli ol cent mortoj kaj la detruo de la stacidimo, fabrikoj kaj la tuta urbosudo. La fumo videblis el Salamnko je 40 km kaj preskaŭ la tuta loĝantaro devis translokiĝi al apudaj lokoj dum okazis rekonstruado. En 1971 la plej grava preĝejo de la urbo rezultis detruita pro incendio.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe ege dekadencis. nun plej gravas industrio kaj servoj, lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]