Francesca Lebrun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesca Lebrun
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1756 (1756-03-24)
en Mannheim
Morto 14-an de majo 1791 (1791-05-14) (35-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Franz Danzi
Edz(in)o Ludwig August Lebrun
Infanoj Sophie Lebrun • Rosine Lebrun
Okupo
Okupo komponisto • operkantisto • teatra aktoro
vdr

Francesca LEBRUN (denaske Danzi; la 24-an de marto 1756 – la 14-an de majo 1791) estis elstara germana kantistino kaj komponistino, kiu brilis en la ora epoko de muziko kiel la ĉefa virinreprezentanto de la “Mannheim-a skolo” de klasikaj komponistoj.

Ŝia talento etendis pretere la scenejo al muzika komponado kaj klavara muzikprezentado. Kiel komponisto, ŝia dek du sonatoj, ses po en opuso 1 kaj opuso 2, por pianoklaviceno kun violona akompano, estis unue eldonita en Londono, Anglio, en 1779–1781, kun pluaj eldonoj en Londono, Parizo kaj pluraj germanaj centroj. La sonatoj de la opus 1 estas haveblaj en komerca disko [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franziska naskiĝis en Mannheim en familio de talentaj muzikistoj. Ŝia patrino Barbara Toeschi estis dancistino, kaj ŝia patro Innozenz Danzi, itala violonĉelisto, estis membro de la elito de kortegaj artistoj de Mannheim, kiam tiu ĉi urbo famiĝis pro siaj muzikaj tradicioj kaj la virtuoz-kvalito de sia kortega orkestro.

Franziska verŝajne ricevis muzikan trejnadon de sia patro kaj ŝi lanĉis sian artistan karieron sur scenejon en la aĝo de 16 jaroj, en la itala komika operoLa contadina in corte’ de Sacchini. Pro tiu ĉi rolo ŝi gajnis la titolon de kortega muzikisto (virtuosa da camera) de la prestiĝa Mannheim-a Kortega Opero, posteno kiun ŝi okupis dum kvar jaroj.

La muzikhistoriisto Charles Burney (1726-1814) notis ŝian debuton, skribante ke "(ŝia) voĉo kaj interpretado estas geniaj ...nun, kaj promesas eĉ pli bonajn aĵojn en la estonteco."

Ŝi estis elektata por la ĉefaj roloj, kiel Parthenia en Alceste de Schweitzer (1775) kaj Anna en Günther von Schwarzburg de Holzbauer (1777). Tiu ĉi lasta estis peco komponita specife por ŝia voĉo.

En la aĝo de dudek unu, ŝi vojaĝis al Londono por kanti serion de kvar operoj de Johann Christian Bach kaj Sacchini en la King's Theatre. Je sia reveno, Franziska Danzi geedziĝis kun la virtuoza hobojisto kaj komponisto Ludwig August Lebrun.

Sub la nomo de Franziska Lebrun, ŝi komencis sukcesan turneon tra Eŭropo kun sia edzo. Ŝi famiĝis pro sia voĉa kapablo: la muzikisto kaj verkisto Christian Friedrich Daniel Schubart (1739-1791) notis ke ŝi povis kanti tri oktavojn super la meza Do kun "klareco kaj distingo". Pro tio ŝi estis la dezirata kaj serĉata kantistino de elstaraj samtempuloj por la ĉefaj roloj de la plej defiaj verkoj de Schweitzer, Holzbauer, kaj Salieri.

Kiam la Teatro alla Scala en Milano havis sian inaŭguran sezonon la 3-an de aŭgusto 1778, estis Franziska Lebrun kiu ludis la ĉefan virinan rolon en la opero Europa Riconosciuta de Antonio Salieri. Franziska Lebrun ankaŭ kaŭzis sensacion en Parizo ĉe la Concerto Spirituel (1779) pro ŝia kapablo adapti italajn tekstojn al instrumentaj partoj de koncertaj simfonioj kaj kanti ilin. En Londono ŝi kompletigis du jarojn da prezentadoj ĉe la King's Theatre (1779-1782).

Charles Burney varme laŭdis la kantadon de Franziska akompanata de ŝia edzo en hobojo, kiam la para sono unuiĝis kaj fariĝis neperceptebla kiu superis al kiu.

En 1780 dum sia restado en Londono ŝi komencis komponi, publikigante ‘12 Sonatojn por fortepiano kun violon-akompano’. Ĉi tiuj estas la nuraj konataj verkoj de Franziska Lebrun. Ili estas klare kreitaj en la Mannheim-a stilo. Ses el ŝiaj sonatoj por fortepiano kaj violono pluvivas kaj estis represataj kaj registrataj nuntempe.  Franziska Lebrun sendube havis eksterordinaran pianoteknikon, juĝante laŭ la nivelo de malfacileco de la klavarpartoj de ŝiaj komponaĵoj. La sonatoj havis tujan sukceson; ili estis unue publikigataj en Londono (1779-1781) kaj ofte reeldonataj en Parizo, Offenbach, Mannheim, Berlino, Amsterdamo, kaj Worms.

La edzo de Franziska mortis subite kiam la paro estis prezentonta serion da koncertoj en Berlino dum la karnavala sezono. La morto de Ludwig August Lebrun estis granda bato por ŝi, kiu mortis en Berlino nur ses monatojn poste, en la aĝo de 35 jaroj.

Kvankam la 19 -jara kariero de Franziska Lebrun estis mallonga, ŝi lasis neforviŝeblan markon sur tiu vigla epoko kiel respektata komponistino kaj fama soprano. Ŝi kantis sur la plej gravaj operaj kaj koncertaj scenejoj de Eŭropo, kie ŝi ĉiam estis salutata per grandaj ovacioj.

Ŝiaj filinoj ankaŭ fariĝis bone-sciita. Rosine (1783–1855) estis sukcesa opera kantisto kaj aktorino kaj estis membro de la Munich teatra firmao, 1801–1830. Sophie [Dülken] (1781–1863) fariĝis bone-konata pianiston kaj komponiston. La filinoj de Sophie kaj ankaŭ iliaj filinoj fariĝis muzikistoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 95 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Ses Sonatoj por Fortepiano kaj Violono, Op. 1. Monica Jakuc (piano), Dana Maiben (violono). Dorian Eltrovo, 1996.
  • Sonato por Piano kaj Violono, Op. 1, neniu 2, en E-plata Majoro. Jaroslav Sveceny (violono), Bona Zimmermann (harpsichord). Virinaj Komponistoj ĉe la Tribunaloj De Eŭropo (Cybele Rekordoj, 2000). Ambaŭ havebla ĉe #KD Universo.
  • Sonato por Violono kaj Piano, op. 1, ne. 6 en D Majoro; Aleksandra Maslovaric (violono), Tania Fleischer (piano). Feminae en Musica, Feminae Registras 2007. Havebla ĉe Arkiv Muziko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Novaj eldonoj estis publikigitaj de ambaŭ op. 1 (New York: Da Capo Press, 1990) kaj op. 2 (Fayetteville, AR: ClarNan Editions, 2003).