Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno.

La Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno (IATA: PEK, ICAO: ZBAA) estas unu el la du ĉefaj internaciaj flughavenoj kiuj servas la aviadilan trafikon por Pekino, Ĉinio, kun la Pekina Daksinga Internacia Flughaveno. Ĝi estas je 32 km nordoriente de la urbocentro de Pekino, en eksklavo de la distrikto Ĉaoĝang kaj en la ĉirkaŭoj de tiu eksklavo en ĉeurba distrikto Ŝunĝi.[1] La flughaveno estas posedata kaj funkciigata de la Beijing Capital International Airport Company Limited, ŝtate-kontrolata kompanio. La kodo IATA de la flughaveno, PEK, estas bazata sur la iama latinigita nomo de la urbo, Pekino, anstataŭ la lastatempe disvastigita Bejĝingo.

Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno rapide ascendis dum la lastaj jardekoj en la rangigo de la plej aktivaj flughavenoj en la mondo. Ĝi iĝis la plej aktiva flughaveno en Azio laŭ pasaĝera trafiko kaj totala trafikmovoj jam ĉirkaŭ 2009. Ĝi estis la dua plej aktiva flughaveno en la mondo laŭ pasaĝera trafiko ekde 2010. La flughaveno registris 557 167 aviadajn movojn (elterigoj kaj alterigoj), range la 6a en la mondo en 2012.[2] Ankaŭ laŭ kargotrafiko, la pekina flughaveno atestis rapidan kreskon. Ĉirkaŭ 2012, la flughaveno iĝis la 13a plej aktiva flughaveno en la mondo laŭ kargotrafiko, registrante 1,787,027 tunojn.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mapo el Maptown.cn. (Arkive)
  2. 2,0 2,1 "Preliminary world airport traffic rankings". 13a de Marto 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]