Victor Suppantschitsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victor Suppantschitsch

Victor SUPPANTSCHITSCH (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1838 en Labako, mortinta la 2-an de marto 1919 en Graz) estis aŭstra juristo kaj filatelisto.

Leben[redakti | redakti fonton]

Victor Suppantschitsch, filo de komercisto, komencis sian karieron justicservan en 1862 kaj kiu altigis lin ĝis la posteno de senatestro; pensiuliĝo estis en 1896. Jam dum lernejaj jaroj li kolektis plantojn kaj papiliojn, pli malfrue (ekde 1863) poŝtmarkojn.[1] Tio necesigis intensan studon de faka literaturo, kion li kontinuigis ankaŭ post depono de aktiva kolektado en 1882.[2] En filatelistaj cirkloj li konatiĝis pro sia tre ampleksa fakbiblioteko per kio eblis por li verki tre ŝatatan bibliografion. Lia kolekto konsistis el 1800 libroj kaj 27.200 gazetoj en 3037 jarkolektoj.[3] En 1922 vendis liaj heredantoj la bibliotekon al Theodore E. Steinway kiu donacis ĝin al la novjorka klubo Collectors Club.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1880: Leitfaden der Philatelie, Leipzig, Ed. Wartig's Verlag
  • 1892: Bibliographie, zugleich Nachschlagebuch der gesamten deutschen philatelistischen Literatur seit ihrem Entstehen bis Ende 1891, Verlag A. Larisch
  • 1895: Grundzüge der Briefmarkenkunde und des Briefmarkensammelns
  • 1901: Die Entstehung und Entwicklung der philatelistischen Literatur in der zweiten Hälfte des XIX. Jahrhunderts, Selbstverlag Wien (interrete tie chi)

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1904: Österreichisch-kaiserlicher Leopold-Orden
  • 1913: Lindenberg-medalo
  • 1918: Hans-Wagner-medalo
  • 2012: speciala stampo okaze de la internacia filatela literaturekspozicio IPHLA en Mainz

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Fischer: "Viktor Suppantschitsch und ein Earl Crawford." Ĉe: Deutsche Briefmarken-Zeitung Nr. 19/2012, p. 24
  2. Maassen 2004, p. 119-120
  3. Maassen 1999, p. 207

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio fare de E. Bernardini ĉe ÖBL
  • Die Briefmarke eldono nr. 6/2011, p. 11-12
  • Deutsche Briefmarken-Zeitung
    • Verleihung der Lindenberg-Medaille, jarkolekto 1913, p. 33
    • 80 Jahre, jarkolekto 1918: eldono 11, p. 77-78 kaj eldono 12
    • Tod, jarkolekto 1919: eldono 4, p. 35 kaj eldono 6
    • Viktor Suppantschitsch und ein Earl Crawford. eldono nr. 19/2012, p. 24
  • Berliner Briefmarken-Zeitung, jarkolekto 1918, p. 230
  • Horst Hille: Pioniere der Philatelie. Phil Creativ, Schwalmtal 1995, ISBN 3-928277-17-0, p. 117–121
  • Wolfgang Maassen: Literatur sammeln – Bibliotheken pflegen, Verlag: Phil Creativ, Schwalmtal 2004, ISBN 3-932198-58-1, p. 119-120
  • Wolfgang Maassen (eld.): Wer ist wer in der Philatelie? Ein Lexikon namhafter Philatelisten des 19./20. Jahrhunderts. Verlag Phil Creativ, Schwalmtal 1999, ISBN 3-932198-32-8, p. 207
  • Brian Birch: "John K. Tiffany and the Suppantschitsch Index of 1892–94" Che: Philatelic Literature Review, Nr. 3/2014, p. 178–180
  • Brian Birch: "Victor Suppantschitsch and His Great Index." Che: Philatelic Literature Review, Nr. 4/2014, p. 256–268

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]