Cinisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cinisi
Cinisi
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco PA Palermo
Geografia situo 38° 10′ N, 13° 6′ O (mapo)38.16666666666713.1Koordinatoj: 38° 10′ N, 13° 6′ O (mapo)
Alto super marnivelo 75±1 metro m
Areo 33 km²
Loĝantaro 11 936 (2023)
Loĝdenso 360 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Carini kaj Terrasini
Patrono Sankta Fara (595-675)
Festa tago 7-a de decembro
Nomo de loĝantoj cinisensi
Poŝtkodo 90045
Imposta kodo C708
Kodo laŭ ISTAT 082031
Telefona prefikso 091
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Cinisi estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Palermo, ekde aŭgusto 2015 formale itale nomata città metropolitana di Palermo, do metropola urbo Palermo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 11 936 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Carini kaj Terrasini.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cinisi situas en nordokcidento de la sicilia insulo, rekte ĉe la marbordo, 33 kilometrojn okcidente de Palermo. Ĝia teritorio etendiĝas sur areo de 33 km². Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la internacia Flughaveno Falcone-Borsellino de Palermo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas la preĝejo Santa Fara, kiu estis konstruita inter la jaroj 1616 kaj 1680, kaj la Santuario della Madonna del Furi [Sanktejo de la Sankta Mario de Furi], kiu estis konstruita en la jaro 1758.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la loko datiĝas el la jaro 1383.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]