Wolfgang Maassen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Maassen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1949 (1949-01-01) (75-jaraĝa)
en Erkelenz
Profesio
Okupo aŭtoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfgang MAASSEN, ankaŭ Wolfgang Maaßen (naskiĝinta la 25-an de januaro 1949 en Erkelenz) estas germana filatela verkisto kaj eldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la elementarlernejo en Euskirchen (1956-1960) li ĝŭis edukon en internejo (1960-1966) antaŭ ol li frekventis ĝis 1968 en Kolonjo la superajn klasojn de Frederiko-Vilhelmo-gimnazio. La saman jaron li trapasis la abiturientan ekzamenon. Sekvis studo pri ĥemio ĝis 1970 Kolonje, poste aliaj studoj (pri edukscienco, psikologio, filozofio kaj teologio) ĝis 1974 en Bonno ĝis la unua ŝtatekzameno. Du jarojn pli malfrue estis trapasita en Krefeld la dua ŝtatekzameno rajtigonta enlernejinstruadon. Maasssen estis inter 1974 kaj januaro 2010 gimnaziinstruisto kaj ekde 1980 kunposedanto de la eldonejo Phil*Creativ-Verlag.

Maassen edzinigis en 1973 Claudia Trost havante du infanojn kaj vivante aŭ en Schwalmtal (Niederrhein) aŭ en Denia.

Maassen estris plurajn asociojn kaj eventojn deĵorante nun kiel liberprofesia verkisto, redaktisto kaj publicisto. Li estas ĵuriano unuarango pri literaturo. En la kuro de la vivo li publikigis pli ol 80 libroj, fake kontrolis multajn aliajn kaj publikigis pli ol 4000 eseojn en filatelaj fakgazetoj germanaj kaj ekstergermanaj. Ekde du jarcentoj kuŝas lia faka fokuso pri la esplorado kaj dokumentado de filatela historio. Ekde 2013 li ĉi-koncerne eldonas senkostan ciferecan gazeton[1]. La regionoj prispecilaligitaj estas: aŭtomataj poŝtmarkoj; Brazilo; nenuntempa Suda Ameriko; Germanlando; filatelhistorio; filatelliteraturo. Krome Maassen flege zorgas pri pluraj kolektoj pri socipolitikaj temoj.

Ekde mezo de la 1970-aj jaroj verkis Maassen regulan rubrikon pri aŭtomataj poŝtmarkoj ĉe la gazeto "Sammler-Dienst", multajn fakartikolojn ĉe "sd" (i.a. Mit spitzer Feder sub la alinomo Michael Trost), "DBZ" kaj "philatelie". Inter 1989 kaj 2016 li estis ĉefredaktisto de la asociara kaj faka periodaĵo "philatelie", estinte ekde 1993 ties objektestro. Ekde julio 2010 li ĉefredaktistas ĉe "APHV-Magazins", ankaŭ - kun interrompo de dujaorj - ekde 2006 ĉefsekretario de la AIJP-organo "The Philatelic Journalist".

Publicitaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Katalog und Handbuch der philatelistischen und postgeschichtlichen Literatur 1862–1914. Phil Creativ, Chronik der deutschen Philatelie 6/2012, ISBN 3-932198-94-8.
  • Philatelie und Vereine im 19. Jahrhundert. Phil Creativ, Schwalmtal 2006, ISBN 978-3-932198-69-4.
  • Die Geschichte des Prüfwesens in der deutschen Philatelie (1860–1945). BPP-Schriftenreihe–Band 1, Brühl 2008.
  • Alfred Moschkau, Philatelist, Heimatkundler und Museumsgründer. Ein Mann, der zur Legende wurde. Phil Creativ, Chronik der deutschen Philatelie 5/2012, ISBN 3-932198-93-X.
  • Auktionen, Versteigerungen und Ausbietungen - Wertvolle Tipps für Käufer, Verkäufer, Erblasser und Erben. Phil Creativ, Ratgeber für Briefmarkensammler 11/2015, ISBN 3-932198-77-8.
  • Von ersten Alben und Katalogen zu Verlagen von Weltrang. Phil Creativ, Schwalmtal 2010, ISBN 978-3-932198-87-8.
  • kun Hermann Meyer, Philip Robinson: Philatelistisches Wörterverzeichnis Deutsch - Englisch, Englisch - Deutsch. Phil Creativ, Ratgeber für Briefmarkensammler 8/2015, ISBN 3-932198-76-X.
  • Alles, was der Sammler braucht: Das nötige Know-How, das Geld spart. Phil Creativ, Ratgeber für Briefmarkensammler, Schwalmtal 2011, ISBN 3-932198-60-3.
  • Echt oder falsch? Fälschungen und Fälscher in der Philatelie. Phil Creativ, Ratgeber für Briefmarkensammler, Schwalmtal 2003, ISBN 3-932198-48-4.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Membrecoj[redakti | redakti fonton]

  • AIJP, tutmonda asocio de filatelverkistoj kaj -ĵurnalistoj (1982-1998, denove ekde 2003; ekde majo 2005 prezidanto)[6]
  • APHV (ekde 1992, 2001-2009 estrarano ĉe Fachverband des Westdeutschen Briefmarkenhandels)[7]
  • Académie Européenne de Philatélie (ekde 2001)[8]
  • Fédération Internationale de Philatélie (FIP): inter 1984 kaj 1989 kunordiganto pri moderna filatelo
  • Consilium Philatelicum (gasto ekde 2001, membro de 2003, estro de 2011)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝi elŝuteblas ĉe http://www.philahistorica.de - la dikeco estas de po 1000 paĝoj por jaro
  2. https://www.bpp.de/heinrich-koehler-preis
  3. "Sorgen der Philatelisten um Nachwuchs und Qualität der Postwertzeichen - Forscher geehrt." Ĉe: Der neue Tag - Oberpfälzischer Kurier
  4. Jane Moubray: "New signatories to the Roll of Distinguished Philatelists." Ĉe: The London Philatelist, vol. 123, nr. 1414, aprilo 2014, p. 130–131.
  5. The Philatelic Journalist nr. 156, julio 2018, p. 16
  6. AIJP-estraro. Arkivita el la originalo je 2016-09-13. Alirita 2022-02-10.
  7. Wolfgang Maassen Arkivigite je 2016-09-13 per la retarkivo Wayback Machine. Ĉe: Wolfgang Maassen (eld.): Wer ist wer der Philatelie. Dua eldono, 2005–2007 ĉe Bund Deutscher Philatelisten
  8. http://www.aephil.com/en/membersfiche.asp?id=228

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "About Wolfgang Maassen." Ĉe: The Philatelic Journalist (de AIJP), 145/oktobro 2014, p. 19.
  • Andreas Hahn: "Verleger, Autor und Journalist Wolfgang Maassen." Ĉe: DAS ARCHIV 1/2012, p. 60–63.
  • Wolfgang Maassen: "Vom philatelistischen Affen gebissen: Eine autobi(bli)ografische Vorstudie." Ĉe: Phila Historica 3/2017, p. 207–240; kontinuiĝo je Phila Historica 4/2017, p. 197–246
  • Wolfgang Maassen: Wer ist wer in der Philatelie?, volumo 4, M–R, Phil Creativ, Schwalmtal, tria eldono, 2021, ISBN 978-3-928277-26-6, p. 9–13

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]