Josepha Barbara Auernhammer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josepha Barbara Auernhammer
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1758 (1758-09-25)
en Vieno
Morto 30-an de januaro 1820 (1820-01-30) (61-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • pianisto • muzikinstruisto
vdr

Josepha Barbara AUERNHAMMER (la 25-an de septembro 1758 – la 30-an de januaro 1820) estis aŭstra pianisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 97 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Ŝi estis naskita en Vieno kiel la dekunua infano de Johann Michael Auernhammer kaj Elisabeth Timmer, kiu venis de muzikista familio. Josepha Barbara nur en plenaĝeco estis muzike instruita sub Georg Friedrich Richter, Leopold Anton Kozeluch kaj ekde 1781 sub Wolfgang Amadeus Mozart, al kiu ŝi enamiĝis. Mozart estis bonvena gasto en la familio Auernhammer, li skribis: "Preskaŭ ĉiutage, post la vespermanĝo, mi estas ĉe Auernhammer. La sinjorino … ludas delikate…”

Josepha rakontis al Mozart pri sia sekreta plano, resti fraŭla kaj vivteni sin per sia pianluda kapablo: “Mi ne estas bela, male mi estas malbela; kaj mi ne volas edziĝi ... Mi preferas resti fraŭla kaj subteni min de mia talento”.

Laŭ Mozart ŝia komenca intenco estis “konvene studi ankoraŭ 2 aŭ 3 jarojn kaj poste iri Parizon kaj fari karieron el ĝi”. Tiel citis Mozart la vortojn de Josepha Barbara en letero al sia patro.

Li havis tian fidon je ŝia ĉarma ludado ke li akceptis helpi ŝin atingi ŝian celon. Baldaŭ li komencis doni al ŝi ĉiutagajn pianlecionojn. Danke al tio ŝia ludado pliboniĝis konsiderinde, tiel ke ambaŭ ludis plurajn koncertojn kune tra la jaroj kaj ili restis amikoj post kiam la enamiĝo forvelkis.

La aŭstra komponisto, muzikologo kaj pianisto Abbé Stadler (1748-1833) entuziasme priskribis la pianludadon de Josepha Barbara kune kun Mozart. Mozart dediĉis kelkajn el siaj violonsonatoj al ŝi.

Auernhammer verkis dekduojn da pecoj por violono kaj piano; eĉ ŝi komponis aron da ses variacioj pri la verko de Mozart "Mi estas la birdkaptisto" de "La Sorĉfluto" (Der Vogelfänger bin ich ja” aus “Die Zauberflöte).

Ŝi komponis la kompleksan Sonaton en Re maĵora por du pianoj, specife por ludi en koncerto kune kun Mozart; la komplekseco de la peco atestas la muzikan kapablon de Auernhammer. Ŝi dediĉis al li ses sonatojn por violono kaj piano kiuj nun estas konataj kiel la "Sonatoj de Auernhammer”.

Mozart ankaŭ komisiis Josephan Barbaran por korekti plurajn el siaj piansonatoj, kiuj estis presitaj ĉe la Artaria eldonejo.

Kiam la patro de Josepha mortis, Mozart peris loĝejon por ŝi en la domo de la grafino Waldstätten.

Sed bedaŭrinde, ŝi neniam povis plene realigi sian revon iĝi sendependa pianisto. Ŝi edziĝis en 1786 kun la magistrato Johann Bessenig (ĉ 1752-1837), kun kiu ŝi havis kvar infanojn. Tamen, ŝi povis daŭrigi sian karieron sub sia nasknomo kaj restis respektata figuro en la Viena muzika scenejo.

Ŝi regule partoprenis koncertojn en privataj domoj kaj ŝi iĝis regula prezentisto ĉe la Burgtheater en Vieno kaj prezentis sian lastan koncerton tie en 1813 kun sia filino Marianna Auenheim, konata pianisto kaj kantinstruisto.

Auernhammer skribis ĉefe pianmuzikon kaj precipe variaciojn, kiuj estas karakterizitaj per la ampleksa scio pri pianteknikoj kaj la sprita uzo de la instrumento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Mikaelo Lorenz, "Novaj kaj Malnovaj Dokumentoj koncerne al lernantoj de Mozart: Barbara Ployer kaj Josepha Auernhammer", Dekoke-Jarcenta Muziko, Vol. 3 (2006), Ne. 2, S. 311–322