Monfarracinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monfarracinos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49121
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 980  (2023) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 5° 42′ U (mapo)41.5539067-5.706255Koordinatoj: 41° 33′ N, 5° 42′ U (mapo) [+]
Alto 640 m [+]
Areo 22,02 km² (2 202 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monfarracinos (Provinco Zamoro)
Monfarracinos (Provinco Zamoro)
DEC
Monfarracinos
Monfarracinos
Situo de Monfarracinos
Monfarracinos (Hispanio)
Monfarracinos (Hispanio)
DEC
Monfarracinos
Monfarracinos
Situo de Monfarracinos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monfarracinos [+]
vdr

Monfarracinos [monfaRAzinos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Monfarracinos estas etimologie tradukebla al Monto de Saracenojde Saraceno, kiu estis mezepoke ofta persona nomo; estas en la regiono kaj Portugalio aliaj similnomaj loĝlokoj.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 971 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed akiris 400 el la fino de la jarcento pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj funkcii kiel dormurbo. Ĝi distas 9 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (bataleto la 6aa de Januzro 1809). En la 12-a jarcento ĝi apartenis al la Katedralo de Zamoro.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]