Komputilego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komputilego CRAY T3D.

Superkomputilokomputilego estas aparataro de informadiko posedanta kapablojn de kalkulo superaj al normalaj komputiloj, ĉar ili estas uzataj por specifaj celoj. Nuntempe la terminoj de superkomputilo kaj komputilego estas anstataŭataj per aliaj pli precizaj terminoj kiel komputilaro altkapablaaltnivela, ĉar ili estas fakte aro da povegaj komputiloj unuigitaj rete por pligrandigi sian laborpotencon kaj rezultojn. Je 2019, la plej rapidaj komputilegoj funkciis je proksimume pli ol 148 petaflopoj (peta-flopo, en komputiko, signifas, ke ili realigas pli ol 1 000 bilionojn da operaciojn por sekundo).​ La listo de komputilego estas nomata ranking TOP500.

La komputilegoj estis enkondukitaj en la 1970-aj jaroj kaj estis dezajnitaj ĉefe de Seymour Cray en la kompanio Control Data Corporation (CDC), kiu hegemoniis en la merkato dum tiu epoko, ĝis Cray abandonis CDC por formi sian propran entreprenon, nome Cray Research. Ekde tiam la potenco de la komputilegoj kaj la amplekso de la merkato pli kaj pli kreskis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]