Fredrika Bremer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fredrika Bremer
Persona informo
Fredrika Bremer
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1801 (1801-08-17)
en Piikkiö
Morto 31-an de decembro 1865 (1865-12-31) (64-jaraĝa)
en kastelo Årsta
Tombo paroĥa kirko orienta Haninge vd
Etno Svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Patro Karl Fredric Bremer vd
Gefratoj Charlotte Quiding vd
Profesio
Alia nomo F. B. • F. B—r. • Fr. B. • Fr. Br. vd
Okupo verkisto vd
Laborkampo feminismo vd
Aktiva en Stokholmo vd
Aktiva dum 1828–1850-aj jaroj vd
Verkado
Verkoj Hertha vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fredrika Bremer (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1801 sur la bieno Tuorla apud Piikkiö (svede Pikis), nun parto de la komunumo Kaarina; mortis la 31-an de decembro 1865 en la kastelo Årsta de la komunumo Haninge tuj sude de Stokholmo) estis sveda verkistino kaj iniciatinto de la sveda virina movado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fredrika Bremer estis filino de ŝtalfabrikisto kaj venis de la alta meza klaso. Ŝi rifuzis vivon konvenan al sia statuso de edziĝinta virino limigita al la familia domo kaj iĝis verkistino. En 1849 ŝi komencis vojaĝon al Usono, kie ŝi aparte atentis la situacion de virinoj en la Nova Mondo.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Tra ŝiaj multaj kontaktoj kaj la komprenoj kiujn ŝi akiris per siaj vojaĝoj, ŝi donis al la intelekta elito de Skandinavio aliron al la stato de la debato pri la rolo de virinoj en aliaj landoj. En Usono, ŝi renkontiĝis kun Lucretia Mott kaj aliaj feministoj. En Stokholmo ŝi amikiĝis kun la anglino Frances Eliza Lewin (1804–1888), kiu inspiris ŝin per la ideoj de Jeremy Bentham, James Mill kaj lia filo John Stuart Mill. En 1831 ŝi renkontis Per Johan Böklin, kiu konigis ŝin al greka filozofio, sed precipe al platonismo. Dum tiu ĉi tempo ŝi ankaŭ traktis la germanajn verkistojn de romantikismo. Ŝi estis en proksima kontakto kun Mary Howitt, kiu tradukis multajn el ŝiaj verkoj en la anglan. En la anglalingva romano Little Women ("etaj virinoj") de Louisa May Alcott estas voĉlegata el teksto de la svedino. La finna feministino Lucina Hagman skribis biografion pri Fredrika Bremer.

Interalie, en la usona subŝtato Iovao la kantono Bremer estis nomata honore al ŝi. Temas pri la sola kantono de la subŝtato entute nomata laŭ verkisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]