Ferdinando de Medici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinando de Medici
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1663 (1663-08-09)
en Florenco
Morto 31-an de oktobro 1713 (1713-10-31) (50-jaraĝa)
en Florenco
Mortokialo sifiliso
Tombo Baziliko de Sankta Laŭrenco
Lingvoj itala
Familio
Patro Kosmo la 3-a de Mediĉo, Granda Duko de Toskanio
Patrino Marguerite Louise d'Orléans
Frat(in)oj Gian Gastone de' Medici • Anna Maria Luisa de' Medici
Edz(in)o Violante Beatrice de Bavario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Ferdinando de Medici (Florenco, 9-a de Aŭgusto 1663 - samloke, 31-a de Oktobro 1713) estis la plej aĝa filo de la grandduko de Toskanio Cosimo la 3-a de Medici kaj de la franca Marguerite Louise d'Orléans.

Forta kontrasto inter liaj gepatroj rezultis en rompo de la geedzeco, kaj Ferdinando alproksimiĝis al sia patrino: same kiel ŝi, Ferdinando amis plezurojn, artojn kaj muzikon (li mem estis muzikisto), dum lia patro Cosimo estis profunde religiema kaj bigota, pro kio lia rilatoj al li estis ĉiam malbonaj. Kiel fama diboĉulo, dum vizito al la Karnavalo de Venecio de 1696 Ferdinando eksuferis pro sifiliso, malsano kiu portis lin al frenezeco kaj finfine al la morto en 1713, antaŭ supreniri al trono. En 1689 li estis edziĝinta al Violante Beatrix el Bavario, filino de la elektisto Ferdinando Maria de Bavario kaj de lia edzino Enrichetta Adelaide Maria de Sabojo. Tiu geedzeco ne produktis filon. Je la morto de Cosimo la 3-a, ascendis al la trono la frato de Ferdinando, nome Gian Gastone de Medici, nome la lasta Medici kiu okupis la tronon de Toskanio: post lia morto senfila la Grandduklando de Toskanio pasis al Francisko Stefano de Loreno.

Ferdinando de Medici estis memorita ĉefe kiel patrono de la artoj: en sia vilao de Pratolino (nuntempe Villa Demidoff) li konstruigis teatron, projektitan de Antonio Maria Ferri. En la villa medicea de Poggio a Caiano li kolektis en unusola salono nome "Gabinetto delle opere in piccolo di tutti i più celebri pittori", eksterordinaran kolekton de 144 malgrandaj pentraĵoj de tiom da pentristoj, inter kiuj menciindas Albrecht Dürer, Leonardo da Vinci, Raffaello Sanzio, Rubens, ktp. Inter la komponistoj kiujn li enkondukis en la grandduka kortego elstaris Alessandro Scarlatti kaj la juna Georg Friedrich Händel. En 1688, travoje tra Padovo, li dungis kiel zorgisto de siaj muzikinstrumentoj Bartolomeo Cristofori, inventinto de la prapiano, praaĵo de la piano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]