Jaminaŭoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yaminawá
Indiĝenaj popoloj • indigenous peoples in Bolivia • indigenous people in Peru • indiĝenaj popoloj de Brazilo
Suma populacio
630
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Pana lingvaro
vdr

Jaminaŭoj (pt: Jaminauás, alilingve ankaŭ nomataj Jaminawa, IaminauáYaminawá), estas indiĝena popolo kiu loĝas en la trilanda angulo de Brazilo, Peruo kaj Bolivio: en la brazila ŝtato Akro, en la perua departemento Ucayali, regiono Loreto kaj en la bolivia departemento Pando. Ili loĝas ene de la arbaro kulpigitaj pro tio ke ili plagas la kaŭĉukplantejojn aŭ en la mizera periferio de urboj, konsiderataj kiel la malkulturigitaj indianoj kiuj almozulas surstrate, esprimo de unu el la plej dramaj aspektoj de la procezo de okupado de la Amazono[1].

En 2010, la popolo konsistis el 1 298 individuoj, laŭ la datumoj de la brazila ministerio pri sano (Funasa), kiu ankaŭ prizorgis sanservon por indiĝenoj en Brazilo[2].

Lingvoj kaj etnoj[redakti | redakti fonton]

Lingve kaj etne la jaminaŭoj estas proksime parencaj al la jawanawá, kiuj ankaŭ apartenas al la pana lingvaro.

Tamen ambaŭ grupoj ne estu konfuzataj kun la diversaj grupoj de Yanomami (janomamoj), kiuj apartenis al tute alia lingvofamilio, la janomama lingvaro.

Ili parolas la jaminaŭan lingvon, apartenanta al la pana lingvaro, parolata de multaj popoloj en Amazonio.

Referencoj.[redakti | redakti fonton]

  1. (pt) Povos Indígenas do Brasil. "Yaminawa", Instituto Socioambiental
  2. (pt) Quadro geral dos povos (Ĝenerala bildo de la homoj), Instituto Socioambiental kies celoj estas protekti la vivmedion kaj la indiĝenajn popolojn de Brazilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(pt) Jaminauás, etnografia Kolekto de la Muzeo pri indianoj

Curawaka: Te Nande, kanto en la jaminaŭa lingvo