Riello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riello
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24127
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 603  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 46′ N, 5° 57′ U (mapo)42.772777777778-5.9447222222222Koordinatoj: 42° 46′ N, 5° 57′ U (mapo) [+]
Alto 1 040 m [+]
Areo 235,93 km² (23 593 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Riello (Provinco Leono)
Riello (Provinco Leono)
DEC
Riello
Riello
Situo de Riello
Riello (Hispanio)
Riello (Hispanio)
DEC
Riello
Riello
Situo de Riello

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riello [+]
vdr

Riello [RJEljo] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco, en tradicia areo Omaña, ĉe rivreo Omaña. Riello estas komprenebla etimologie kiel Rivereto, eble ĉar ĝi estas inter du rojoj. En ties teritorio estas la ruinoj de la kastelo de Benal.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Preĝejo.
Sanktejo de Pandorado.
Rivero Omaña.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de 39 loĝlokoj, nome Andarraso, Ariego de Abajo, Ariego de Arriba, Arienza, Bonella, Campo la Lomba, El Castillo, Castro la Lomba, Ceide y Orrios, Cirujales, Cornombre, Curueña, Folloso, Garueña, Guisatecha, Inicio, Manzaneda de Omaña, Marzán, Omañón, La Omañuela, Oterico, Pandorado, Riello, Robledo de Omaña, Rosales, Salce, Santibáñez de Arienza, Santibáñez de la Lomba, Socil, Sosas del Cumbral, Trascastro de Luna, La Urz, Valbueno, Vegarienza, La Velilla, Villadepán, Villar de Omaña, Villarín de Riello kaj Villaverde de Omaña, okupas totalan areon de 235,93 km² en la suda deklivaro de la Kantabra Montaro. Ĝi limas kun San Emiliano, Sena de Luna, Los Barrios de Luna, Murias de Paredes, Soto y Amío, Igüeña kaj Valdesamario.

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 616 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 2 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 46 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam en Bronzepoko, sed tiuj lokanoj estis romiigitaj rilate al la orminado. En Mezepoko okazis reloĝado kaj plej fruaj mencioj de loĝlokoj estis de 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono. El la 14-a jarcento en epoko de Henriko la 2-a la loĝlokoj ekdependis de la Grafoj de Luna.

En 1984 oni planis akvorezervejon kiu estus inundinta sep loĝlokojn; estis protestoj kaj en 1993 oni haltigis la projekton.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj) kaj prie estas tri spikoj kaj kverkobranĉo en la blazono, krom ĉasado, fiŝkaptado, forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, gravega flaŭro, faŭno kaj geologio), kio pliigis pomalgrandan komercon kaj servojn. Ventogeneratoroj okazigis polemikojn kaj procesojn.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]