San Giuliano Terme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Giuliano Terme
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Toskanio (2005)
Provinco PI Pizo (2005)
Geografia situo 43° 46′ N, 10° 27′ O (mapo)43.76666666666710.45Koordinatoj: 43° 46′ N, 10° 27′ O (mapo)
Alto super marnivelo 6 m
Areo 91 (2005) km²
Loĝantaro 30 652 (2023)
Loĝdenso 334 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Calci, Capannori (LU), Cascina, Lucca (LU), Pizo, Vecchiano, Vicopisano (2005)
Patrono Sankto Bartolomeo Apostolo
Festa tago 24-a aŭgusto
Nomo de loĝantoj sangiulianesi
Poŝtkodo 56017
Imposta kodo A562
Kodo laŭ ISTAT 050031
Telefona prefikso 050
Retpaĝo http://www.comune.sangiulianoterme.pisa.it/
Loko en mapo
vdr

San Giuliano Terme (San Ĝuljano Terme) estas komunumo de Italio.

Ĝeneralaj Informoj[redakti | redakti fonton]

En San Giuliano Terme troviĝas grava termejo kaj tie fluas de sia fonto unu el la malmultaj oligomineralaj akvoj (laŭ itala leĝa klasifiko, akvo modere mineraligita, kun fiska restaĵo inter 50 kaj 500 mg/l). Je 10 kilometroj el Pizo, ĝi estas unu el la ĉefaj akvobasenoj en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo. La komunumo cedis ĝin al privata firmao [3]. La komunumo San Giuliano Terme, kun pli ol 30 mil loĝantoj kaj 20 vilaĝoj dissemita tra surfaco de 92 kvadrataj kilometroj, estas fakte oazo, riĉa je historiaj kaj naturaj vidindaĵoj. Proksima kaj al la montoj kaj al la maro, ĝi ofertas la eblecon de ekskursoj per piedo, ĉevalo, biciklo kaj estas vojhalto inter du gravaj artaj urboj: Pizo kaj Lucca. Sia amplekso etendiĝas ekde la piedoj de la Piza Monto ĝis la maro, inter la fascinaj artaj kaj naturaj vidindaĵoj de la Piza Monto ĝis la mirinda Bieno kiu apartenis al la prezidanto de la Itala respubliko entenanta la parkon Migliarino-San Rossore-Massaciuccoli.

Loko ideala por tute trankvila loĝado, ankaŭ dankon al antikvaj termoj jam konitaj dum la romia epoko, kiuj nun ofertas multajn malsamajn bonfarajn traktadojn. La Konstruaĵoj kiuj nuntempe konsistigas la termejon datiĝas je la 18-a jarcento, kaj estas gastigintaj gravajn intelektulojn kiel Vittorio Alfieri, Montaigne, Byron, Shelley kaj potenculoj kiel Georgo la 4-a kaj Gustavo la 3-a de Svedujo. Aktuale ili estis rekondukitaj en la antikva brilo kaj ofertas belegan loĝadon proponante gastigemon kaj bonfartajn traktadojn en elegantaj kaj prestiĝaj medioj.

Centra terma konstruaĵo de la urbo San Giuliano Terme

Historio[redakti | redakti fonton]

Romia Epoko[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj atestoj pri homa daŭra establiĝo datiĝas de la neolita epoko. De la eltrovitaj restaĵoj oni opinias, ke la loĝado baziĝis ĉefe je kultiva ekonomio, kiu ne permesis loĝi en grotoj.

Ekde la 3-a jarcento a.K. iom post iom la urboj kaj iliaj teritorioj submetiĝis al la naskiĝanta povo de Romo.

La akiro de “kondiĉo” de romia kolonio kaŭzis gravajn ŝanĝojn en la urboj kaj en la teritorioj.

Ke la romianoj konis la sanigajn povojn de la termaj fontoj estas pruvite de kiel plurfoje la "pizajn akvojn" citis Plinjo la Maljuna.

La ekzisto en la vilaĝo “Caldaccoli” (el la latina vortumo “Calidae Acquae”, t.e. “Varmaj akvoj”) de restaĵoj de akvokondukilo, ok mirindaj arkoj, atestas la romian enloĝiĝon.

Restaĵo de la Mediĉa akvokondukilo

Kiam fiksiĝis la superpovo de la Piza mara respubliko sur Lukko pri la difino de la teritoriaj posedoj, en 1112 grafino Matilda de Canossa funde restaŭris la termojn.

Florenca Epoko[redakti | redakti fonton]

Ree restaŭritaj komence de la 14-a jc., la termoj estis defektitaj, en 1406, kiam oni detruis la fortikitan kastelon de Sanĝuljano, dum la milito por la konkero de Pizo fare de Florenco.

En la mezo de la 15-a jarcento la florenca respubliko, ene de pli ĝenerala politiko de promocio de la ekonomio de la tuta Piaa kamparo, atribuis al la Markonsuloj la prizorgon de la Turo.

Laŭ priskribo de 1568 evidentas ke ekzistis 5 banejojn kun la preĝejeto de Sankta Johano, en la loko kie poste stariĝos la banejoj nomitaj “Orientaj” kaj tri banejojn nomitaj de la Reĝino, de Sankta Lazaro kaj de la Nervoj

La Familio Medici[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jardekoj de la jarcento, la familio Medici, sinjoroj de Florenco, tamen provis alporti kelkajn plibonigojn konstruigante kelkajn loĝejojn, malsanulejon, gastejon kaj starigante regulojn por ordigi la aliron al la banejoj.

Sed pro la nebona prizorgo de la elflukanaloj, en teritorio facile marĉiĝanta, epidemioj unua de pesta (1630-32) kaj posta de tifa (1648-49) kontribuis malpliigi la loĝantaron.

Dum la 4-a jardeko de la 18-a jarcento okazis tamen ŝanĝo, kiu modifos la historion de la vilaĝo de Sanĝuljano.

Per la morto en la jaro 1737 de Giangastone, lasta vira ido de la familio Medici, la Grand-dukejo Toskanujo, post internaciaj interkonsentoj, pasis al Francisko Stefano de Loreno, bofilo de la imperiestro Karlo la 6-a Habsburgo kaj edzo de la estonta imperiestrino Maria Teresa de Aŭstrio.

la regado de la Loreno Familio[redakti | redakti fonton]

Estis la Lorena familio, post atenta studo de la teritorio, kiu komprenis la turisman kapablon de la “Malnova banejo de la Piza monto” kaj decidis realigi la necesajn investojn por plivalorigi la teritorion de Sanĝuljano.

Ili elspezis grandan kvanton da mono pro la resanigo de la Piza ebenaĵo kaj por la hidrogeologia reordigo de la teritorio: kanaligo de la akvoj, repurigo de la ekzistantaj kanaloj, salubrigo de la terenoj.

Por helpi la neprovizoran enloĝigon de la teritorio, krom garantii fiskajn avantaĝojn por novaj konstruaĵoj, ili favoris la naskiĝon de entreprenoj, por krei vicon da strukturoj kiuj ne nur helpu la enstabliĝon de la loĝantaro sed ankaŭ la restandon de la feriantoj. Temis pri tre sukcesa interveno.

De la fino de la 17-a jarcento ĝis la 19-a jarcento, multaj riĉaj familioj Pizaj kaj Florencaj elektis konstruis siajn vilaojn piede de la Pizaj montoj, altirataj kaj de la pejzaĝa belo kaj de la klimato.

Nova renasko[redakti | redakti fonton]

La repopoligo de la teritorio sub la grand-dukoj Francesco Stefano, Pietro Leopoldo, Ferdinando la 3-a kaj Leopoldo la 2-a, raportis la loĝantaron de San Giuliano al ĉirkaŭ 500 fiksaj loĝantoj, kiuj tamen abunde superis la milon kalkulante la feriantojn.

En sia taglibro la astronomo De Lalende en 1756-57 asertis, eble iom troigante, ke la termoj de Pizo estis la plej konataj kaj frekventataj en Italujo, laŭdante iliajn reordigajn laborojn kaj vantante la multajn distraĵojn por la feriantoj, dankon al la ĉeesto de dancejo, hazardludejoj, balkonoj por promenadi.

Efektive en la dua duono de la 18-a jarcento la Termoj havis senegalan periodon da brilo; gastigante famajn eksterlandanojn kiaj Karolo la 13-a reĝo de Svedujo, la reĝa princo de Anglujo kaj estonta reĝo Georgo la 4-a, la tragediografo Vittorio Alfieri, la grafino de Albany, Gustavo la 3-a reĝo de Svedujo kaj poste la generalo Murat, la poetoj Percy Bysshe Shelley kaj George Byron, Karlo-Alberto de Savojo, Giacomo Puccini kaj multaj aliaj. En epoko dum kiu oni estis puŝantaj la terman espluaton de Toskanujo, la klopodo estis certe rimarkinda kaj ne sen-rezulta.

La banoj el varma akvo, komence frekventitaj nur de la lokanoj aŭ de la malsanuloj, multe evoluis siajn turismajn altirojn, ofertante ne nur la eblecon pri kuracado, sen ankaŭ novajn labor-okazojn por pluraj ĉirkaŭaj loĝantoj.

La translokigo de publikaj oficejoj kaj de novaj komercaj kaj industriaj entreprenoj starigis la bazojn por la naskiĝo de nova, daŭra enloĝigo, kio portis la “malnovan banejon de la Piza Monto” alfronti la trian jarmilon.

Turismo[redakti | redakti fonton]

San Giuliano Terme en la lastaj jardekoj re-malkovris sian turisman emon kiu laŭas la relanĉon de la termoj, je la remalkovro de tipaj pladoj kiel la renoma "mucco" je la piza maniero, la "Torta coi Bischeri", la pano kun la oleo produktita el loka olivoj. Gravaj okazaĵoj kiel la San-Ĝiuliana Septembro aŭ la Agrikultur-foiro kontribuas vigligi la teritorion.

San Giuliano Terme ofertas ankaŭ la eblecon malkovri la Pizan Monton per densa reto da kunligitaj vojetoj kiuj transiras kaŝtanujojn, olivujojn kaj la tipan lokan verdaĵon kiun oni nomas "Gariga".

Inter plantoj de "eŭforbio dornoplena", mirto kaj lentisko, floras ankaŭ tridek ok specoj de orkideo inter kiuj eĉ ege raraj specoj. Belegaj mezepokaj preĝejoj ornamas la piedojn de la piza monto. Multnombrajn historiajn vilaojn starigis, ekde la 15-a jarcento, gravaj familioj de Pizo kaj Florenco, kiuj ilin uzis kiel feriaj hejmoj. Grava elstaraĵo de la teritorio kaj granda riĉeco por la urbo San Giuliano, estas la Fondaĵo Cerratelli kiu, kun siaj 25.000 teatraj kostumoj ekkarakterizis pli kaj pli kiel serĉ-laboratorio kaj la plej grava monda refer-punkto pri la itala teatra kostum-arto por kino, baleto, teatro, liriko ĝis eĉ televido.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La teritorio San Giuliano enhavas multajn etajn firmaojn kaj sia ekonomio baziĝas precipe sur agrikulturo kaj turismo.

Gravaj Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

La Agrifiera (Agrikultur-foiro)[redakti | redakti fonton]

Tiu foiro kiu okazas en la vilaĝo Pontasserchio, estas kunligita al memoro de popola legendo datiĝita je 15-a jarcento. Ekde tiam ĉiujare la 28-a de Aprilo, flanke de la religia festo, ankaŭ kreskis la la brutar-foiro, kiu fariĝis grava rendevuo por la agrikultura kaj ekonomia vivo de la teritorio. Ekde la unuaj jaroj de la 20-a jarcento, tiu foiro akiris elstaran rolon danke al la "Piza Bovino" fama pro sia viando. Krom de du malgrandaj haltoj pro la du mondmilitoj, ekde la jaro 1930 la foiro daŭre okazas ĉiujare. Oni spertas jaro post jaro rapidan pligrandigon; sufiĉas pensi ke en 1940 estis aranĝataj ĉirkaŭ 150 budoj. kaj en 1946 aliĝis kolportistojn kaj ĵonglistojn, oni starigis karuseloj kaj organizis ludojn. En la sesdekaj jaroj la foiro de unutaga fariĝas tritaga. En 1981 la foiro karakterizas sin pli kaj pli kiel okazo de disvastigo de la loka kulturo, oni aliĝis ĝin al la regiona kalendaron kaj estis organizata la unua elmontro de "Piza-rasa bovino". En la jaro 1981 la foiro de "Varoj kaj Brutaro" ek-nomiĝis "Agrifiera".

La Agrifiera Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare en la periodo inter la 25-a de aprilo kaj 1-a de majo, la komunumo San Giuliano Terme organizas la "Agrifiera-n" en la belega "parko de paco" en Pontasserchio: Tiu evento estas atinganta grave la atenton de la amaskomunikiloj kuntrenante la vizitantojn en interaga kaj dinamika aranĝo, kreante rilatojn inter vizitantoj, eksponantoj kaj fakaj asocioj , ofertante kompletan trarigardon de agrikulturo, zootekniko kaj gastronomio, promociante la tipajn produktaĵojn de la teritorio kaj antaŭigante novigajn temojn pri medio.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

  • Pli ol 20.000 kvadrataj metroj de ekspozicia surfaco
  • 200 eksponantoj (pri bredado, agrikulturo, ĝardenzorgado, komerco kaj gastronomio)
  • 140.000 vizitantoj
  • Priparoloj, seminarioj, gustumadoj kaj temaj budoj.
  • Tradicio kaj manĝ-kulturo kun laboratorioj de la gustumado de la asocio por la protektado de la tradicia gastronomio "Slow-Food", tipaj manĝaĵoj de aliaj eŭropaj landoj, teritoria valorigo, retoj kaj modeloj de solidara ekonomio, media defendo kaj alternativa energio.

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo San Giuliano Terme ĝemeliĝis antaŭ 5 jarojn kun Bad Tölz, terma urbeto kiu troviĝas apud Munkeno kaj daŭras amikecaj rilatoj kun Vichy, franca terma urbo, kaj kun la komunumo Bousteila en Maŭritanio (Afriko).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]