Marina Ovsjannikova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marina Ovsjannikova
Persona informo
Naskonomo Марина Владимировна Ткачук
Naskiĝo 1978
en Odeso
Lingvoj rusa
Loĝloko Ĉeĉenio • New Moscow
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Kuban State University of Physical Education, Sport and Tourism • Rusa Akademio de Landa Ekonomio kaj Publika Administrado
Infanoj 2
Okupo
Okupo ĵurnalisto • redaktisto • televida produktoro • redaktorofilmproduktoro
vdr

Marina OVSJANNIKOVA (naskiĝis 1978 en Odeso, Ukraina SSR, Sovetunio[1]), ruse Марина Овсянникова, naskita sub la nomo Marina Tkaĉuk (ruse Марина Ткачук), estas rusia televidoproduktisto, kiu laboris por la ŝtata televidkanalo Unua Kanalo.

La 14-an de marto 2022, en elsendo pri la invado de Rusio en Ukrainion, ŝi aperis malantaŭ la novaĵprezentisto Katerina Andrejeva kun manskribita kontraŭmilita afiŝo. La teksto sur la afiŝo, kiun ŝi tenis, tekstis (angle kaj ruse): "Ne al la milito, ĉesigu la militon, ne kredu la propagandon, jen oni mensogas al vi, rusoj estas kontraŭ milito". La elsendo estis ĉesigita post la okazaĵo kaj Ovsjannikova estis arestita fare de la polico. La registraĵo ne estis disponebla por elŝutado, kio estas nekutima por ĉi tiu kanalo[2][3]. En la lasta anglalingva linio, la litero G estis renversita. Ŝi plurfoje aldone kriis "Ne al milito!"[4].  

Ŝi poste estis malliberigita.

Aliaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La rusia ĵurnalisto Miĥail Zygar, la kinoreĝisoro Vladimir Mirzojev, kaj aliaj subskribis dokumenton deklarante ke Ukrainio ne estas minaco por Rusio kaj alvokante rusajn civitanojn "diri ne al ĉi tiu milito." Dmitrij Muratov, Nobelpremiito pri paco, sciigis ke la Novaja Gazeta pro protesto publikigos eldonon de la gazeto kaj en la ukraina kaj en la rusa[5].

Jura situacio en Rusio[redakti | redakti fonton]

Manifestacioj kontraŭ rusiaj operacoj en Ukrainio kaj nomi tiujn milito estas malpermesataj kaj punindaj (ĝis 15 jaroj en malliberejo) en Rusio per leĝo de la 4-a de marto 2022, kiu "malhelpas la distordon de la celo, rolo kaj taskoj de la armeo de la Rusa Federacio kaj aliaj formacioj dum militistaro kaj aliaj specialaj operacoj".

Reagoj[redakti | redakti fonton]

Timofej Dzjadko (Тимофей Дзядко), kunlaboranto ĉe la TV-kanalo Doĵd[6] (ruse Дождь, Doĵd), komparis la agon de Ovsjannikova kun tiu de Natalja Gorbanevskaja kiu en 1968 partoprenis en manifestacio sur la Ruĝa Placo kontraŭ la enveturado de sovetiaj tankoj en Ĉeĥoslovakion[7].

Laŭ Josep Borrell (la 15-an de marto 2022), la proparolanto de la konsilisto de ekstera politiko de Eŭropa Unio, Ovsjannikova malaperis ekde sia aresto kaj ŝiaj advokatoj ankaŭ ne povis atingi ŝin[4]. La 15-an de marto ŝi ricevis monpunon je 30 mil rubloj (250 eŭroj) pro antaŭe registrita videaĵo en kiu ŝi alvokis partopreni kontraŭleĝajn manifestaciojn[8].

Dmitrij Peskov, la gazetara sekretario de la rusia prezidento, nomis ŝian agon huliganaĵo kaj la ĵurnalisman laboron de Unua Kanalo "marko de altkvalita, rapida, tre funkcia kaj objektiva informo".

Michel Reimon, aŭstria verdula politikisto kaj proparolanto de la Konsilio de Eŭropo, komentis: "Vi alfrontas 15 jarojn en malliberejo. Ni ne forgesu ilin.”[9]

La 17-an de oktobro Radio Svoboda informis, ke ŝi estas protektata en unu el landoj de Eŭropo, kaj - laŭ rusia socia retejo SOTA - juĝejo en Moskvo prikonsideris la problemon de loĝigo de ŝia neplenaĝa filino kaj verdiktis, ke la infano loĝos kun la patro, kun kiu Ovsjannikova estas divorcita. Prizorga fako argumentis, ke la filino "devus resti kun la patro, ĉar la patrino agas politike".

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Marina Ovsjannikova estas filino de ukraina patro kaj rusa patrino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ru) https://tass.ru/proisshestviya/14068301
  2. Ukraine war: Protester interrupts Russian TV news show BBC.com 14-3-2022
  3. (de) Protest gegen Putins Krieg: Welle der Anerkennung für mutige TV-Mitarbeiterin. En: FAZ.NET, la 15-an de marto 2022
  4. 4,0 4,1 (de) Protest gegen Ukrainekrieg im russischen TV: Frau laut EU-Angaben verschwunden. En: Der Spiegel. la 15-an de Marto 2022
  5. (en) "Nobel Peace Prize winner, other prominent Russian figures condemn country's attack on Ukraine" (Nobel-premio pri paco, aliaj elstaraj rusaj figuroj kondamnas la atakon de lando kontraŭ Ukrainio), The Washington Post, la 24-an de februaro 2022. Arkivita el la originalo la 24-an de februaro 2022
  6. Noto: La ĵurnalistoj de Doĵd kvarfoje ricevis la premion Redkolegia (ruse Редколлегия). La organizantoj de la premio opinias, ke tiamaniere ili povos "helpi tiujn, kiuj konservas altajn profesiajn normojn en Rusio en tempo, kiam libera kaj altkvalita ĵurnalismo estas sub premo de la ŝtato, kaj la homaj rajtoj je parolesprimo kaj libera aliro de informoj estas sisteme malobservataj."
  7. (ru) Сеть бурно отреагировала на протестную акцию Марины Овсянниковой (La reto reagis perforte al la protesta ago de Marina Ovsjannikova), Delfi, DW, la 15-an de Marto 2022, alirite la 15-an de Marto 2022.
  8. Марина Овсянникова пока заплатит только штраф (ruse). Euronews (2022-03-15). Arkivita el la originalo je 2022-03-15. Alirita 2022-03-16.
  9. (de) Reaktionen auf TV-Protest: "Ihr Mut ist unglaublich", t-online, la 15-an de Marto 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]