Acetato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Acetato
Acetato
Tridimensia kemia strukturo de la acetata jono

AcetatoH3C-COO- estas salo formita el la kombinado de acetata acido kun bazo (ekzemple: alkala, teralkala, metala, nemetala aŭ bazradikalo.

"Acetato" ankaŭ priskribas la konjugaciitan bazon aŭ jonon (specife, la negative ŝargitan jonon nomitan anjono) tipe trovatan en akva solvaĵo kaj skribita kun la kemia formulo C2H3O. La neŭtralaj molekuloj formitaj per la kombinaĵo de la acetata jono kaj pozitiva jono (nomita katjono) ankaŭ estas ofte nomitaj "acetatoj" (tial, acetato de plumbo, acetato de aluminio, acetato de kupro (I), ktp.). La plej simpla el tiuj estas hidrogena acetato (nomita acetata acido) kun respektivaj saloj, esteroj, kaj la poliatoma anjono CH3CO2H, aŭ CH3COO-.

La plej multaj el la proksimume 5 miliardoj da kilogramoj je acetata acido produktataj ĉiujare en industrio estas uzataj en la produktado de acetatoj, kiuj kutime prenas la formon de polimeroj. En naturo, acetato estas la plej ofta konstrublokoj por biosintezo.

Saloj[redakti | redakti fonton]

acetata anjono

La acetata anjono, [CH3COO],(aŭ [C2H3 O2]) estas unu el la familio de la karboksilatoj. Ĝi estas la konjuga bazo de acetata acido. Super pH de 5.5, acetata acido transformas al acetato:

Multaj acetataj saloj estas jonaj, indikitaj per ilia tendenco bone dissolviĝi en akvo. Ofte renkontita acetato en la hejmo estas natria acetato, blanka solidaĵo kiu povas esti preparita kombinante vinagron kaj natria bikarbonato ("natria bikarbonato"):

  • Preparado de natria acetato per traktado de natria bikarbonato kun acetata acido:[1]

acetata acido +natria bikarbonato natria acetato +karbona duoksido +akvo

Transirmetaloj povas formi kompleksaĵojn per acetato. Ekzemploj de acetataj kompleksaĵoj inkludas kromon (II) acetaton kaj bazan zinkan acetaton.

Komerce gravaj acetataj saloj estas aluminia acetato, uzata en tinkturfarbado, amonia acetato, antaŭaĵo de la acetamido, kaj kalia acetato, uzata kiel diurezigilo. Ĉiuj tri saloj estas senkoloraj kaj tre solveblaj en akvo.

Esteroj[redakti | redakti fonton]

acetata estero

Acetataj esteroj havas la ĝeneralan formulon CH3CO2R, kie R estas la anstataŭa grupo. La esteroj estas la superregantaj formoj de acetato en la merkato. Male al la acetataj saloj, acetataj esteroj ofte estas likvaj, lipofilaj, kaj foje volatilaj. Ili estas popularaj ĉar ili havas neofendajn, ofte dolĉajn odorojn, ili estas malmultekostaj, kaj ili estas kutime malalte toksaj.

Preskaŭ duono de la produktado de acetata acido estas konsumita en la produktado de vinila acetato, antaŭaĵo de la polivinila alkoholo, kiu estas komponanto de multaj farboj. La dua plej granda uzo de acetata acido estas konsumita en la produktado de celuloza acetato. Fakte, "acetato" estas ĵargono por celuloza acetato, kiu estas uzata en la produktado de fibroj aŭ diversaj produktoj, ekz. la acetataj diskoj uzataj en sona diskoproduktado. Celuloza acetato troviĝas en multaj hejmaj produktoj. Multaj industriaj solvantoj estas acetatoj, inkluzive de metila acetato, etila acetato, izopropila acetato, etila heksila acetato. Butila acetato estas bonodora kaj uzata en manĝaĵoj.

Acetatoj[redakti | redakti fonton]

Kloroacetatoj[redakti | redakti fonton]

Dukloroacetatoj[redakti | redakti fonton]

Trikloroacetatoj[redakti | redakti fonton]

Jodoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Dujodoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Trijodoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Bromoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Dubromoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Tribromoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Fluoroacetatoj[redakti | redakti fonton]

Dufluoroacetatoj[redakti | redakti fonton]

Trifluoroacetatoj[redakti | redakti fonton]

Fenilacetatoj[redakti | redakti fonton]

Nitroacetatoj[redakti | redakti fonton]

Aminoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Indoloacetatoj[redakti | redakti fonton]

Hidroksoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Cianoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Acetoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Furanoacetatoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]