El Arenal (Ávila)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Arenal
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05416
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 964  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 16′ N, 5° 5′ U (mapo)40.264722222222-5.0872222222222Koordinatoj: 40° 16′ N, 5° 5′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Arenal (Provinco Avilo)
El Arenal (Provinco Avilo)
DEC
El Arenal
El Arenal
Situo de El Arenal
El Arenal (Hispanio)
El Arenal (Hispanio)
DEC
El Arenal
El Arenal
Situo de El Arenal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Arenal, Ávila [+]
vdr

El Arenal [elareNAL] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo El Arenal estas etimologie komprenebla kiel La Sablejo.

El Arenal en la provinco Avilo.
Akvofalo en la rivero Arenal.
Monumento al maljunuloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 943 loĝantojn. Ĝi perdis 1500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 54 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navarredonda de Gredos, San Martín del Pimpollar, Cuevas del Valle, El Hornillo, Mombeltrán kaj Arenas de San Pedro. El Arenal estas en la suda deklivaro de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 888 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado kaj fondo ĉirkaŭ 1400. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la 18-a jarcento okazis florado.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj, fruktarboj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado tra naturaj lokoj, fiŝkaptado, banado). Plej vizitindaj lokoj estas la preĝejo de la 15-a jarcento, ermitejoj, placo kaj fontanoj.

El Arenal estis ĝemeligita al Sabres, Francio, en 1998.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]