Mombeltrán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mombeltrán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05410
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 917  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 16′ N, 5° 1′ U (mapo)40.26-5.0177777777778Koordinatoj: 40° 16′ N, 5° 1′ U (mapo) [+]
Alto 638 m [+]
Areo 49 km² (4 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mombeltrán (Provinco Avilo)
Mombeltrán (Provinco Avilo)
DEC
Mombeltrán
Mombeltrán
Situo de Mombeltrán
Mombeltrán (Hispanio)
Mombeltrán (Hispanio)
DEC
Mombeltrán
Mombeltrán
Situo de Mombeltrán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mombeltrán [+]
vdr

Mombeltrán [mombelTRAN] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Mombeltrán estas etimologie komprenebla kiel Monto de Beltrán alude al Beltrán de la Cueva.

Mombeltrán en la provinco Avilo.
Preĝejo.
Kastelpordego.
Kastelo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Dum la Mezepoko la loĝloko havis multajn nomojn ĝis 1461 kiam la alpropigo de la teritorio fare de don Beltrán de la Cueva oni fiksis la aktualan toponimon. Ĉirkaŭ 1250 la loĝloko estis konata kiel El Colmenar (La Abelujaro), kaj poste Colmenar de Pascual Peláez fine de la 13-a jarcento, Colmenar de las Ferrerías (de la Ferejoj, alude al ferminado) inter 1393 kaj 1422, Colmenar de Arenas (de Sablejoj) inter 1430 y 1453 kaj, finfine, Mombeltrán —omaĝe de Henriko la 4-a de Kastilio al lia favorito Beltrán de la Cueva— ekde 1461 ĝis nuntempe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝloko Mombeltrán plus submunicipo distanta 15 km nome La Higuera (La Figarbo); krome la teritorio havas tri eksklavojn. Ĝi okupas totalan areon de 49,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 934 loĝantojn. Ĝi perdis 1 250 loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 74 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun El Arenal, Cuevas del Valle, Villarejo del Valle, San Esteban del Valle, Arenas de San Pedro, Santa Cruz del Valle kaj Hontanares. Mombeltrán estas en la suda parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 635 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus plej verŝajne de mikso de mozaraboj kaj islamanoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Mombeltrán dependis de Beltrán de la Cueva en la 15-a jarcento kaj siavice de liaj posteuloj ĝis hasta 1812. Poste ricevis statuson de villa (urbo) en 1393 fare de la reĝo Henriko la 3-a. Dum tempo oni uzis ambaŭ nomojn, Colmenar kaj Mombeltrán.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (vitejoj, olivarboj, figarboj, citronarboj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitindaj lokoj estas la preĝejo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj, la kastelo, la Hospitalo de Sankta Andreo, ermitejo, parko kaj ĉirkaŭaĵoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]