Velliza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velliza
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47131
Demografio
Loĝantaro 126  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 4° 57′ U (mapo)41.579444444444-4.9463888888889Koordinatoj: 41° 35′ N, 4° 57′ U (mapo) [+]
Alto 792 m [+]
Areo 22,67 km² (2 267 ha) [+]
Velliza (Provinco Valadolido)
Velliza (Provinco Valadolido)
DEC
Velliza
Velliza
Situo de Velliza
Velliza (Hispanio)
Velliza (Hispanio)
DEC
Velliza
Velliza
Situo de Velliza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Velliza [+]
vdr

Velliza [beLJIza] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Velliza estas etimologie eble komprenebla kiel Rigardejeto.

Velliza en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 118 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 24 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Geria, Velilla, Villán de Tordesillas kaj Matilla de los Caños, ĉiuj samprovincaj. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rojoj Retortero kaj Daruela.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Frua mencio estis de 1350. Velliza apartenis al Tordesillas ĝis 1270, kiam Alfonso la 10-a donis ĝin al kavaliro García Martínez. Poste ĝi apartenis al Gutierre Gómez Quixada, poste al Diego Fernández de Quiñones kaj dumlonge al la familio Quiñones.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento trinava kaj du ermitejoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]