Villafuerte de Esgueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villafuerte de Esgueva
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47180
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 4° 19′ U (mapo)41.732222222222-4.3222222222222Koordinatoj: 41° 44′ N, 4° 19′ U (mapo) [+]
Alto 824 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Villafuerte de Esgueva (Provinco Valadolido)
Villafuerte de Esgueva (Provinco Valadolido)
DEC
Villafuerte de Esgueva
Villafuerte de Esgueva
Situo de Villafuerte de Esgueva
Villafuerte de Esgueva (Hispanio)
Villafuerte de Esgueva (Hispanio)
DEC
Villafuerte de Esgueva
Villafuerte de Esgueva
Situo de Villafuerte de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafuerte de Esgueva [+]
vdr

Villafuerte de Esgueva [biljaFŬERte desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Villafuerte de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Forta Urbo de Esgeva.

Villafuerte de Esgueva en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
La kastelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 86 loĝantojn.

Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 42 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas angule kun la provinco Palencio. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

La unua dokumentita mencio datas de 1192 kaj en 1214 oni mencias la superulon de la Ordeno de Kalatravo kiel senjoro de la duono de la domaro.​ Inter 1434 kaj 1462, Diego González de Toledo aĉetis la senjorlandon kaj lia filo, Garci Franco de Toledo, membro de la riĉa familia de novkristanoj (eks-judoj), iĝis senjoro,​ renomis la loĝlokon kaj ekkonstruigis la kastelon ĉirkaŭ 1473.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo kun impona ĉefturo kaj stilo pri loĝeja ol militeca, la preĝejo de la 13a jarcento kun elementoj kaj romanikaj kaj mudeĥaraj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panoramo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]