Castronuevo de Esgueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castronuevo de Esgueva
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47171
Demografio
Loĝantaro 387  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 4° 35′ U (mapo)41.681388888889-4.5883333333333Koordinatoj: 41° 41′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 753 m [+]
Areo 29,44 km² (2 944 ha) [+]
Castronuevo de Esgueva (Provinco Valadolido)
Castronuevo de Esgueva (Provinco Valadolido)
DEC
Castronuevo de Esgueva
Castronuevo de Esgueva
Situo de Castronuevo de Esgueva
Castronuevo de Esgueva (Hispanio)
Castronuevo de Esgueva (Hispanio)
DEC
Castronuevo de Esgueva
Castronuevo de Esgueva
Situo de Castronuevo de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castronuevo de Esgueva [+]
vdr

Castronuevo de Esgueva [kastroNŬEbo desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Castronuevo de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Nova Kastrumo (kastelo, fortikaĵo) de E..

Castronuevo de Esgueva en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
Peeĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 379 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed en la lastaj jardekoj akiris loĝantaro pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj kreado de aparta domaro de novaj loĝejoj nome Urbanización Los Álamos (La Poploj). Ĝi distas 15 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kio ebligas facilan komunikadon kaj servojn.

Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 15a-17a jarcentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]