Serrada
Serrada | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47231 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 128 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 4° 52′ U (mapo)41.459166666667-4.8611111111111Koordinatoj: 41° 28′ N, 4° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 722 m [+] | ||
Areo | 24 km² (2 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Serrada [+] | |||
Serrada [seRAda] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 111 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed ne tiom kiom okazis ĉe multaj loĝlokoj de la regiono, pro proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas 29 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Historio[redakti | redakti fonton]
En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Aktualo[redakti | redakti fonton]
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la baroka preĝejo de la 17-a jarcento.