Erhard Weigel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erhard Weigel
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1625 (1625-12-16)
en Weiden
Morto 21-an de marto 1699 (1699-03-21) (73-jaraĝa)
en Jena
Etno Germanoj vd
Lingvoj latinagermana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomo • universitata instruisto • pedagogofilozofo vd
Doktoreca konsilisto Philipp Müller vd
Verkado
Verkoj Astrodicticum simplex vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erhard WEIGEL (naskiĝis la 16-an de decembro 1625 en Weiden (Supra Palatinato); mortis la 21-an de marto 1699 en Jena) estis germana filozofo, matematikisto, astrologo, astronomo, edukisto kaj inventinto de la 17-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Erhard Weigel estis la tria infano kaj la sola filo de la tukofaristo Michael Weigel (1591–1637) kaj lia edzino Anna Walthier (1589–1653). Li naskiĝis dum la Tridekjara Milito en urbo en teritorio, kiu estis grave trafata de la milito tiutempe. Tri jarojn post lia naskiĝo, la evangelia familio fuĝis de la Supra Palatinato kaj moviĝis al Wunsiedel, ĉar la Supra Palatinato denove iĝis katolika.

La rifuĝinta familio vivis en tre granda bezono dum la unuaj jaroj en Wunsiedel. En 1634, la patro fariĝis instruisto en la germana bazlernejo, kiu troviĝis en la urba pesilo apud la urbodomo. La patro ankaŭ fariĝis ĉefo de pesilo. En 1637, la patro mortis kaj la patrino sukcedis lin kiel instruistino kaj ĉefino de pesilo. Tiamaniere la patrino povis vivteni sin kaj la duonorfajn infanojn. La knabo kreskis en Wunsiedel kaj iris al latinan lernejon ĉi tie.

De 1644 ĝis 1647, Weigel frekventis la gimnazion en Halle (Saale), kiun tiam gvidis Christian Gueintz kiel rektoro. En Halle, li ankaŭ laboris ĉe la astrologo Bartholomäus Schimpfer, kiu instruis al li la fundamentojn de astronomio. En aŭtuno 1647, li komencis siajn studojn en la Universitato de Lepsiko. En ĉi tiu universitato li akiris la Baccalaureus Artium en novembro 1649 kaj la Magister Artium en januaro 1650. Li laboris kiel akademiulo en Leipzig ĝis 1653 kaj doktoriĝis sub Philipp Müller. En decembro 1652, li observis la sensacian kometon (la kometo C/1652 Y1), kiu tiam estis videbla el Germanio, kaj kalkulis ĝian kurson.

En 1653, Erhard Weigel iĝis profesoro pri matematiko en la universitato de Jena. Weigel partoprenis ankaŭ en la organizaj taskoj de la Jena Universitato. Li estis dekano de la filozofia fakultato kaj en la someraj semestroj de 1657, 1675 kaj 1695 rektoro de la studuniversitato.

Li laboris ĉe la Universitato de Jena en la dua duono de la 17-a jarcento kaj estas konsiderata kiel centra kaj rimarkinde bunta personeco en la 17-ajarcenta scienco. Lia laboro ludis ŝlosilan rolon en la pliiĝo de la Salana dum la baroka periodo kaj igis Jena inspira deirpunkto por scienca novigado en la larĝa gamo de matematikaj sciencoj. Dum sia vivo, Weigel estis matematikisto, astronomo, instruisto, filozofo kaj inventisto kiu estis fama tra Eŭropo. Li havis grandan nombron da disĉiploj kaj samideanoj. La studentoj de Weigel inkludis multajn gravajn personecojn. Tiuj inkludis Gottfried Wilhelm Leibniz (1646–1716), kiu venis al Jena de Leipzig en 1663, same kiel Samuel Pufendorf (1632–1694), Gottfried Kirch (1639–1710), Johann Christoph Sturm (1635–1703) kaj Georg Christoph Eimmart (1638–11705). Tiel ĉi Weigel estis la fokuso de scienc-historia esplorado dum pluraj jaroj.

En 2003, Societo Erhard Weigel fondiĝis en Jena. La Internacia Astronomia Unio honoris lin nomante la lunkrateron Weigel kaj la asteroidon 9315 Weigel.

La Domo de Weigel[redakti | redakti fonton]

La Domo de Weigel (Weigeliana Domus) estis unu el la Sep mirindaĵoj de Jena, kiu estis disfaligita en 1898 por larĝigi straton. Ĝi staris proksime de la urba preĝejo Sankta Mikaelo kaj ŝuldis sian famon al Erhard Weigel. Li havis multajn teknikajn rafinaĵojn instalitaj, inkluzive de vinlinio de la kelo kaj lifto kun pulioprincipo. La liftoŝakto povis kovriti per nigraj tukoj, por stelrigardado eĉ dumtage. Ekzistis ankaŭ platformo por astronomiaj observadoj sur la tegmento de la domo.

Edziĝo al Elisabeth Beyer[redakti | redakti fonton]

En Leipzig Weigel renkontis Elisabeth Beyer (1614–1683), kiu estis dek unu jarojn pli aĝa ol li.

Elisabeth estis vidvino kun ses infanoj. Ŝi estis edziĝinta al la advokato Heinrich Hartmann (1597–1642), kiu laboris kiel proto-notario en la universitato en Leipzig kaj mortis fine de novembro 1642, ĝuste en la tempo kiam Leipzig estis laste okupita de la svedoj. En sia unua geedziĝo ŝi havis ok infanojn, ses knabojn kaj du knabinojn, du el kiuj mortis junaj. La lasta infano, unu el la knabinoj, naskiĝis post la morto de la patro.

En septembro 1653, Erhard Weigel kaj Elisabeth Beyer edziĝis en la Preĝejo Sankta Nikolao en Leipzig. Poste ili iris kune al Jena. Tiu geedziĝo produktis du filinojn, nur unu el kiuj atingis plenaĝecon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard E. Schielicke, Klaus-Dieter Herbst, Stefan Kratochwil (eldonoj): Erhard Weigel – 1625 bis 1699. Barocker Erzvater der deutschen Frühaufklärung. Beiträge des Kolloquiums anlässlich seines 300. Todestages am 20. März 1999 in Jena (= Acta Historica Astronomiae; 7). Verlag Harri Deutsch: Thun, Frankfurt am Main 1999. (enrete Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Hermann Schüling: Erhard Weigel (1625–1699). Materialien zur Erforschung seines Wirkens (= Berichte und Arbeiten aus der Universitätsbibliothek und dem Universitätsarchiv Gießen; 18/1970). Universitätsbibliothek, Gießen 1970. (enrete)
  • Hildegart Schlee: Erhard Weigel und sein süddeutscher Schülerkreis. Eine pädagogische Bewegung im 17. Jahrhundert (= Pädagogische Forschungen, Band 36, Reihe Editionen und Monographien). Quelle & Meyer, Heidelberg 1968.
  • Georg Wagner: Erhard Weigel – ein Erzieher aus dem 17. Jahrhundert. Buchhandlung Gustav Fock, Leipzig 1903.
  • Edmund Spieß: Erhard Weigel, weiland Professor der Mathematik und Astronomie zu Jena, der Lehrer von Leibnitz und Pufendorf. J. Klinkhardt, Leipzig 1881. (enrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]