Eino Kaila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eino Kaila
Persona informo
Naskonomo Eino Sakari Johansson
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1890 (1890-08-09)
en Alajärvi
Morto 31-an de julio 1958 (1958-07-31) (67-jaraĝa)
en Kirkkonummi
Tombo Tombejo Hietaniemi
Loĝloko Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko • Helsinki Normal Lyceum
Familio
Patro Erkki Kaila
Frat(in)oj Martti Kaila • Kaarlo Kaila
Edz(in)o Anna Snellman-Kaila
Infano Olli Kaila
Okupo
Okupo filozofopsikologo
vdr

Eino Kaila (naskiĝinta 9-a de aŭgusto 1890 en Alajärvi, mortinta 31-a de julio 1958 en Kirkkonummi) estis finna filozofo kaj psikologo. Li estis docento de psikologio en Universitato de Helsinko en 1919–29. En 1921–30 li estis la unua profesoro de filozofio en Universitato de Turku. Li agis ankaŭ pri fiziko kaj teatro. Li estis logike scienca. Kaila penis trovi kontaktojn inter humanismaj kaj naturaj sciencoj. Lia plej konata lernanto estis Georg Henrik von Wright. Patro de Kaila estis pastro kaj finfine ĉefepiskopo, kaj al la familio apartenis ankaŭ aliaj pastroj, sed Eino Kaila ne ŝatis ĝin kaj li ne estis religia. Eino Kaila rakontis, ke li ricevis sian filozofian vokigon 16-jare, kiam li estis en remboato kaj ekpensis, ke li ekzistis por labori kiel filozofo. Kaila estis diligenta filozofia skribanto en 1910-aj kaj 1920-aj jaroj. Li agis ankaŭ en Aŭstrio kaj Germanio. La plejtemo en lia politika pensado estas kontraŭkomunismo. Laŭ li finnoj estas nordia kaj eŭropa nacio. En 1920-aj jaroj li skribis pri malsamecoj inter okcidenta kaj orienta pensadoj.