Valbuena de Duero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valbuena de Duero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47359
Demografio
Loĝantaro 402  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 4° 17′ U (mapo)41.6425-4.2911111111111Koordinatoj: 41° 39′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 737 m [+]
Areo 46 km² (4 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valbuena de Duero (Provinco Valadolido)
Valbuena de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Valbuena de Duero
Valbuena de Duero
Situo de Valbuena de Duero
Valbuena de Duero (Hispanio)
Valbuena de Duero (Hispanio)
DEC
Valbuena de Duero
Valbuena de Duero
Situo de Valbuena de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valbuena de Duero [+]
vdr

Valbuena de Duero [balBŬEna deDŬEro] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Valbuena de Duero estas komprenebla kiel Bona Valo de Doŭro.

Valbuena de Duero en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Preĝejo de Valbuena de Duero kaj arko.
Monaĥejo de Sankta Maria de Valbuena.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 46,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 436 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 40 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Villafuerte de Esgueva, Amusquillo, Villaco, Castroverde de Cerrato, Fombellida, Pesquera de Duero, Quintanilla de Arriba, Quintanilla de Onésimo, Olivares de Duero kaj Castrillo-Tejeriego. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Doŭro. Plej proksima loĝloko estas San Bernardo, kiu esta submunicipo de Valbuena de Duero.

Valbuena estas inter Pesquera de Duero kaj Olivares de Duero laŭ la ŝoseo VP-3001; paralele kaj meandre fluas la rivero Doŭro kaj trans ĝi denove paralele estas la ŝoseo A-11 inter Quintanilla de Arriba kaj Quintanilla de Abajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo, la ermitejo, restaĵoj de iama murego kaj ĉefe la Monaĥejo de Sankta Maria de Valbuena.

Monaĥejo de Sankta Maria de Valbuena[redakti | redakti fonton]

La Monaĥejo de Sankta Maria de Valbuena estas en San Bernardo, kiu esta submunicipo de Valbuena de Duero. Ĝi estis fondita en la 12-a jarcento ligita al Katalunio kaj Francio. Historie ĝi estis grava cistercia centro el kiu dependis multaj aliaj monaĥejoj en Iberio. Ĝi posedis etendajn cerealkampojn, muelejojn, vitejojn, gregojn, arbarojn, herbejojn, fiŝkaptejojn, salejojn ktp. Dum la Hispana Enlanda Milito estis koncentrejo de la frankisma partio. Nun estas muzeo kaj luksa hotelo.

Nun la komplekso konsistas el preĝejo, klostro, gastejoj, dormejoj ktp. En la preĝejo elstaras retabloj kaj kapeloj en kiuj rimarkindas romanikaj murpentraĵoj. La klostro estas duetaĝa, kun koridoroj, ekspoziciejo, kaj aliaj kutimaj monaĥejaj instalaĵoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]