Jacqueline Govaert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacqueline Govaert
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1982 (1982-04-20) (41-jaraĝa)
en Kaatsheuvel
Lingvoj nederlandaangla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantistopianistokantoverkisto
TTT
Retejo http://jacquelinegovaert.nl/
vdr

Jacqueline GOVAERT [ĵAkelin ĥOvart] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1982 en Kaatsheuvel) estas nederlanda kantistino, kantverkistino kaj pianistino, rekonita kiel la kantistino de la grupo Krezip kaj pro sia kunlaboro kun grupoj kaj artistoj kiel ekzemple Ayreon, Relax, Armin van Buuren kaj Fernando Lameirinhas. Post kiam Krezip disiĝis en 2009, Govaert komencis solokarieron. Ŝi publikigis sian debutalbumon, Good Life en aŭgusto 2010.

Govaert loĝas en Harlemo kun sia partnero. La 29-an de oktobro 2008, ŝi sciigis, ke ŝi atendas infanon kaj prenis paŭzon de la muzika industrio. Govaert naskis filon la 26-an de marto 2009. Ŝia dua filino naskiĝis la 10-an de novembro 2010. Jacqueline estas la pli aĝa fratino de Onno Govaert, drumisto plejparte aktiva en la kampo de nova improvizadmuziko.

Jacqueline Govaert en 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]