Cozuelos de Fuentidueña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cozuelos de Fuentidueña
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40354
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 114  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 4° 6′ U (mapo)41.391388888889-4.0955555555556Koordinatoj: 41° 23′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Alto 871 m [+]
Areo 15,24 km² (1 524 ha) [+]
Cozuelos de Fuentidueña (Provinco Segovio)
Cozuelos de Fuentidueña (Provinco Segovio)
DEC
Cozuelos de Fuentidueña
Cozuelos de Fuentidueña
Situo de Cozuelos de Fuentidueña
Cozuelos de Fuentidueña (Hispanio)
Cozuelos de Fuentidueña (Hispanio)
DEC
Cozuelos de Fuentidueña
Cozuelos de Fuentidueña
Situo de Cozuelos de Fuentidueña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cozuelos de Fuentidueña [+]
vdr

Cozuelos de Fuentidueña [koZŬElos defŭentiDŬEnja] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Cozuelos de Fuentidueña estas etimologie komprenebla kiel Ŝtonejo de Fuentidueña alude al urbo Fuentidueña (vidu suben en Historio).

Cozuelos de Fuentidueña en la provinco Segovio.
La preĝejo.
Ermitejo de Sankta Roĥo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 120 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 120 el la 1991.

Ĝi distas 56 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Vegafría, Fuentesaúco de Fuentidueña, Perosillo, Fuentepiñel, Adrados kaj Torrecilla del Pinar. La loĝloko estas inter rojoj Pozas kaj Cuadrados kaj laŭ la provinca ŝoseo SG-P-2131 inter Adrados kaj Fuentesaúco de Fuentidueña-Fuentepiñel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La historio de la municipo estas ligita al la Comunidad de Villa y Tierra de Fuentidueña, al kiu ĝi apartenis ekde la 13-a jarcento, en kiu ĝi aperis menciita por la unua fojo (1247) per la nomo Coçuelos, toponimo kiu signifas "ŝtonarejo", derivita de la latina cos kaj -tis (siliko).

Meze de la 19-a jarcento, oni nuligis la mezepokajn Comunidades de Villa y Tierra, kaj la municipo nomiĝis Cozuelos de Fuentidueña, nomo kiu aperis jam en 1845 kaj en la censo de 1910. En 1969​ la municipo estis aligita al Fuentesaúco de Fuentidueña. La decido ne estis akceptita de la loĝantaro, kaj okazis protestaj kunsidoj kaj manifestacioj, kiuj eĉ rezultis en polica interveno.​ En 1972, Cozuelos iĝis submunicipo, sed en Oktobro 1982 ĝi reiĝis sendependa municipo, kio estas ĝis la aktualo. ​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria, ruinoj de palaco nomita Granda Domo, promenejo de la fontoj kaj ermitejo de Sankta Roĥo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]