Rusa militŝipo, forfikiĝu (poŝtmarko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝtmarko

"Rusa militŝipo, f...!" (ukraine Російський військовий корабель, іди …!; ruse Русский военный корабль, иди …!) estas poŝtmarko eldonita de la Ukraina Poŝtservo, Ukrpoŝta. Eldonita la 12an de aprilo 2022, ĝi festas okazaĵon dum la rusa invado de Ukrainio. Fine de februaro 2022, la batalŝipo Moskva kaj la patrolŝipo Vasili Bikov alproksimiĝis al la Serpentinsulo de Ukrainio en la Nigra Maro. Ukrainaj soldatoj sur la insulo rifuzis kapitulaci, respondante anstataŭe: "Rusa militŝipo, forfikiĝu."[1]

La poŝtmarko prezentas desegnaĵon de ukraina soldato prezentanta la mezan fingron al batalŝipo. La speciala koverto akompananta la poŝtmarkon montras la skizon de Serpentinsulo. Tie, kaj sur la kongrua koverto, estas la komenco de la diraĵo, kiu fariĝis tre populara. La poŝtmarko haveblas en enlanda kaj eksterlanda versioj. La soldato, de kiu la mesaĝo kun la kruda respondo laŭdire venis, estas Roman Hrybov. Li kaj la estro de la Ukraina Poŝtservo, Ihor Smyljanskyj, subskribis la unuajn specialajn kovertojn kun la poŝtmarkoj ĉe la Kieva Ĉefa Poŝtoficejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stinkefinger für die Russen: Ukrainische Post bringt neue Briefmarke heraus. En: rnd.de. 12an de aprilo 2022, laste vidita 14an de aprilo 2022.