Fuente de Santa Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuente de Santa Cruz
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40496
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 109  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 4° 38′ U (mapo)41.209166666667-4.6344444444444Koordinatoj: 41° 13′ N, 4° 38′ U (mapo) [+]
Alto 821 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuente de Santa Cruz (Provinco Segovio)
Fuente de Santa Cruz (Provinco Segovio)
DEC
Fuente de Santa Cruz
Fuente de Santa Cruz
Situo de Fuente de Santa Cruz
Fuente de Santa Cruz (Hispanio)
Fuente de Santa Cruz (Hispanio)
DEC
Fuente de Santa Cruz
Fuente de Santa Cruz
Situo de Fuente de Santa Cruz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuente de Santa Cruz [+]
vdr

Fuente de Santa Cruz [FŬENte desantaKRUZ] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Fuente de Santa Cruz estas etimologie komprenebla kiel Fonto de Sankta Kruco.

Fuente de Santa Cruz en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el 1991.

Ĝi distas 59 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Fuente-Olmedo (Valladolid), Villeguillo, Almenara de Adaja (Valladolid), Coca, Puras (Valladolid) kaj Santiuste de San Juan Bautista.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Coca. En 1247 ĝi nomiĝis "El Aldea de la Fuente" tio estas "la domaro de la fonto". Fine de la 16-a jarcento aperis menciita kiel Fuente de Coca. En 1759 kiel "la Fuente". Ekde 1789 definitive ricevis la nomon "Fuente de Santa Cruz". En reĝa dokumento de 1772 oni havigis al Fuente de Santa Cruz la titolon "villa" (urbo), separante ĝin disde la jurisdikcio de Coca.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Kruco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]