Milan Hodža

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milan Hodža
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1878 (1878-02-01)
en Sučany
Morto 27-an de junio 1944 (1944-06-27) (66-jaraĝa)
en Klarakvo
Tombo Slovaka nacia tombejo
Lingvoj slovakaĉeĥa
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Fedor Hodža
Parencoj Michal Miloslav Hodža
Okupo
Okupo politikistoverkistoĵurnalistojuristofilozofohistoriistopublikigisto • universitata instruisto
vdr

Milan HODŽA (1-an de februaro, 1878, Sučany, Aŭstrio-Hungario (hodiaŭ Slovakio) – 27-an de junio, 1944, Clear Water, Usono) estis elstara slovaka politikisto kaj ĵurnalisto, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio de 1935 ĝis 1938.

Li studis juron en la Budapeŝta Universitato, sed baldaŭ dediĉis sin tute al la ĵurnalismo. Li fondis kaj redaktis en Budapeŝto la slovaklingvan tag-gazeton Slovenský denník (1900-1901) kaj la semajnan eldonaĵon Slovenský týždenník (1903-1914). Ekde 1905 ĝis 1910 li estis parlamentano en Budapeŝto kiel ano de la Slovaka Nacia Partio. En oktobro de 1918 li iĝis politika komisiito de la ĉeha registaro, pli poste ŝtatsekretario, unufikacia (?) ministro kaj en Prago. Li estis parlamentano (1918-1938) en Prago, Ministro pri Edukado (1926-1929), agrikultura ministro (1922-1926 kaj 1932-1935), patrujdefenda ministro (1935-1936), ĉefministro de Ĉeĥoslovakio (1935-1938)

Li estis fondinto de ĉeĥa agrara partio kaj organizanto de la agrarreformo en Sud-Slovakio.

Post 1938 li vivis en Svislando, Francio (1939), Britio (1940) kaj ekde 1941 en Usono.

Li apogis ian Mez-Eŭropan Federacion de la tieaj sendependaj ŝtatoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]