Alexander Faltin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Faltin
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1819 (1819-12-24)
en Liepāja
Morto 8-an de novembro 1899 (1899-11-08) (79-jaraĝa)
en Wiesbaden
Ŝtataneco Latvio vd
Familio
Patro Johann Friedrich Leopold Faltin vd
Patrino Juliane, geb. von Vietinghoff Faltin vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander Hermann FALTIN (latve Hermanis Aleksandrs Faltins; naskiĝinta la 24-an de decembro 1819[1] en Liepāja, mortinta la 8-an de novembro 1899 en Wiesbaden) estis baltgermana juristo, liberala politikisto, reformisto kaj redaktisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de jursciencoj ĉe la Imperiestra Universitato de Tartu li ekdeĵoris por la kurlanda supera kortumo. Inter 1853 kaj 1881 li estis municipkonsiliano de Rigo kaj ĉefo de la Granda gildo en Rigo. En sia skribaĵo Über den Anzeigenbeweis in Livland (1857) li ege kondamnis torturadon. Kiel delegito riga ĉe Centra justickomisiono (1864) li engaĝiĝis pri la kondamo laŭ indicoj kio antaŭenpuŝis la forigon de torturado en la rusia leĝaro.

Ekde 1853 Faldin estis direktoro kaj inter 1886 kaj 1894 prezideanto de la fervojlinioj inter Rigo kaj Daugavpils respektive Rigo kaj Tukums. Li ankaŭ reklamis por konstrui linion inter Rigo kaj Jelgava. Krome li kunfondis la gazeto "Baltische Monatsschrift" kiun li ankaŭ kun aliaj redaktistis. Tie li skribis ĉefe pri politikaj kaj ekonomiaj temoj.

En la jaro 1852-a li promociiĝis je kolegia asesoro kaj reicevis en 1858 malhelan bronzan medalon en memoro je Krimea milito (1853-1856). En 1877 oni aljuĝis al li la heredan honorcivitanecon de Rigo. En 1882 Faltin, post la ricevo de Vladimiro-ordeno, autxomate iĝis nobelo (registriĝo en al 16.2.1883 fare de la livlandaj aŭtoritatoj).

Liaj gepatroj estis la bestokuracisto Johann Friedrich Leopold Faltin kaj de grafino Juliane Dorothea von Vietinghoff (1796-1866). Lia frato estis la evangelia misiisto Rudolf Faltin.

Publikigoj libraj[redakti | redakti fonton]

  • Über den Anzeigebeweis in Livland nach der Theorie und Praxis. Rigo kaj Leipzig, Dresden, 1857.
  • Die Reform der Rechtspflege in den Ostseeprovinzen. (Speciala presitaĵo je "Baltische Monatsschrift"), Rigo 1863

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. dateninga noto pri bapto ĉe Triunuo-kirko. Arkivita el la originalo je 2019-10-29. Alirita 2022-04-26.