Cerezo de Arriba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cerezo de Arriba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40592
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 3° 33′ U (mapo)41.237777777778-3.5575Koordinatoj: 41° 14′ N, 3° 33′ U (mapo) [+]
Alto 1 129 m [+]
Areo 48,66 km² (4 866 ha) [+]
Cerezo de Arriba (Provinco Segovio)
Cerezo de Arriba (Provinco Segovio)
DEC
Cerezo de Arriba
Cerezo de Arriba
Situo de Cerezo de Arriba
Cerezo de Arriba (Hispanio)
Cerezo de Arriba (Hispanio)
DEC
Cerezo de Arriba
Cerezo de Arriba
Situo de Cerezo de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cerezo de Arriba [+]
vdr

Cerezo de Arriba [zeREzo deaRIba] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Cerezo de Arriba estas komprenebla etimologie kiel Ĉerizarbo de Supro.

En ĝia nmunicipa teritorio estas la skiejo La Pinilla, sur la Sierra de Ayllón, kiu havigas paborpostenojn por granda parto de la loka laboristaro.

Cerezo de Arriba en la provinco Segovio.
Skiejo La Pinilla.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia montara municipa teritorio okupas totalan areon de 48,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 134 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 70 el 1991.

Ĝi distas 64 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Castillejo de Mesleón, Comunidad de Sepúlveda-Riaza, Sotillo, Riofrio de Riaza, Cerezo de Abajo, Santo Tomé del Puerto kaj El Cardoso de la Sierra (Guadalajara).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la komunumaro Ochavo de la Sierra y Castillejo de la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda; la plej frua dokumento kiu referencas al Cerezo de Suso, origina nomo de la loko, estas la konfirmo fare de la reĝo Alfonso la 8-a en 1192 de heredaĵoj de la monaĥejo de Santo Tomé del Puerto. En tiu epoko oni konstruis la preĝejon de Sankta Johano Baptista, patrono de Cerezo de Arriba en Cerezuelo, kie estis la ermitejo de Cerezuelo (17-a jarcento), kaj kiu unuiĝis al Cerezo de Suso en unusola municipo estante Doña Leonor de Navarra, senjorino de Sepúlveda, en 1393.

En 1520 oni skribis regularon por la organizado de la ekonomio de la loko: nome de la brutobredado. En 1564 oni sendependigis la lokon el la jurisdikcio de Sepúlveda per dekreto de Filipo la 2-a, kiu faras ĝin urbo.

La 30an de Marto 1813 dum la Milito de Hispana Sendependigo en la municipa teritorio de Cerezo de Arriba okazis batalo fare de la hispanaj gerilanoj El Empecinado kaj la pastro Merino kontraŭ kolono de 2 000 francoj, kiu estis devigita retiriĝi ĉe la montopasejo de Somosierra.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la romanika preĝejo kaj la ermitejo de Cerezuelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]