De la démocratie en Amérique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De la démocratie en Amérique
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alexis de Tocqueville
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro filozofio
vdr

Demokratio en Usono (france De la démocratie en Amérique) estas libro en la franca eldonita en du volumoj (la unua en 1835 kaj la dua en 1840) fare de Alexis de Tocqueville, kiu traktas la ŝtata sistemo en Usonon dum la 1830-aj jaroj kaj ĝiajn fortojn kaj malfortoj.

La vizito de De Tocqueville al Usono[redakti | redakti fonton]

En 1831, Alexis de Tocqueville kaj Gustav de Beaumont, ambaŭ francoj, estis senditaj fare de la franca registaro por esplori la usonan prizonsistemon. Ili alvenis en Novjorko en majo de tiu jaro kaj dum la venontaj naŭ monatoj travojaĝis Usonon, interesiĝante ne nur pri malliberejoj sed ankaŭ en aliaj aspektoj de usona socio. Inkluzive de la ŝtata ekonomia kaj politika sistemo. Ili ankaŭ vizitis Kanadon en la somero de 1831.

Post reveno al Francio en februaro 1832, ili alsendis raporton pri malliberejoj (france Du système pénitentaire aux États-Unis et de son application en France), en 1833. Tocqueville, fascinita de usona politiko, verkis socian kaj politikan eseon nomitan "Demokratio en Usono", kiu iĝis la plej influa.

Enhava resumo[redakti | redakti fonton]

La primara fokuso de Demokratio en Usono estas analizo de kial respublikisma reprezenta demokratio estis sukcesa en Usono sed malsukcesante en multaj aliaj lokoj.

Tocqueville ankaŭ traktas la estontecon de Usono, diskutante la eblajn defiojn al demokratio kaj la minacojn kiujn ĝi povas prezenti al si mem, inkluzive de lia kredo ke demokratio havas tendencon plimalboniĝi en kion li nomas "akurata despotismo". Li ankaŭ rimarkas, ke la grava rolo de religio en Usono estas rezulto de la disiĝo de religio disde la ŝtato, apartigo kiu fariĝis oportuna por ĉiuj partioj.

En sia libro, Tocqueville prezentas la politikan potencon en usono kiel estante tute en la manoj de la plimulto, kaj vidas ĝin kiel realan danĝeron: "tie vi estas garantiita tiel malmulte de la tiraneco de la plimulto." Lia disputo devenas de la fakto ke ĉiuj potencfaktoroj en la politika sistemo kiun li rekonis en usono estas tute influitaj per, aŭ submetitaj al, opinio de la plimulto.

La parlamento, la usona kongreso funkciante kiel la leĝdona povo, reprezentas la plimulton kaj la ekzekutivo estas elektita de ĝi; la militistaro "estas nenio alia ol la plimulto kiam ĝi portas armilojn" kaj la juĝa sistemo baziĝas sur la principo de ĵurio, kiu igas la plimultan opinion al jura decido. Tiele, Tocqueville proponas modelon de povdisigo en kiu la aŭtoritatoj retenas unu la alian, sed akiras certan liberecon en siaj agadoj antaŭ la publiko kaj ĝiaj asertoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

"Demokratio en Usono" estis publikigita en multaj eldonoj dum la 19-a jarcento. La libro iĝis tre populara en Eŭropo kaj Usono. Ĝis la 20-a jarcento ĝi jam fariĝis klasika eseo en politika scienco, sociaj sciencoj kaj historio.

Oni argumentis, ke en sia eseo Tocquevill antaŭvidis kelkajn evoluojn, kiuj ja okazis kaj plenumiĝis dum la posta historio. Tocqueville antaŭvidis la eksplodeman potencialon de la publika debato pri sklaveco, same kiel la ascendon de Usono kaj Rusio kiel superpotencoj.

Tocqueville ne asertis, ke usona demokratio estas senmanka. Laŭ li, la despotismo de la publika opinio, la tiraneco de la plimulto kaj la malalta nivelo de intelekta libereco malaltigas la kulturan nivelon, klerismo kaj ŝtatismo al la plej malalta komuna faktoro. Tiu ĉi libro antaŭdiris, ke estos perforto en la luktoj de pa politikaj partioj, kaj ke ĝuste la malkleruloj faros la gravajn decidojn anstataŭ la juĝo de la saĝuloj. La plenumo de ĉi tiuj antaŭdiroj povas esti diskutita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]