Saltu al enhavo

Birutė Galdikas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birutė Galdikas
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1946 (1946-05-10) (78-jaraĝa)
en Wiesbaden
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo biologo
universitata instruisto
zoologo
antropologo
conservationist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Birutė Marija Filomena Galdikas (naskiĝis la 10-an de majo 1946, en Wiesbaden, Germanio) estas etologo, kun kanada ŝtataneco kaj litova deveno, specialiĝinta pri primatologio, fizika antropologio kaj konservado de la naturo. Ŝi estas konsiderata kiel la ĉefa spertulo pri la konduto de la orangutanoj.

Ŝi esprimis al la arkeologo Louis Leakey sian deziron studi la orangutanojn en ilia habitato. Kun lia apogo kaj kun la sponsorado de National Geographic Society, en 1971 Galdikas kaj ŝia edzo, la fotisto Rod Brindamour, atingis la Naturan Rezervon de Tanjung Puting, en la praarbaroj de Borneo (Indonezio), kie ili disvolvis detalajn kampesplorojn pri la orangutanoj.

Ŝi laboris kiel esploristo de la Universitato Simon-Fraser en Kanado.

Ŝi publikigis plurajn verkojn pri la rezultoj de sia intensa kamplaboro, inter kiuj: Miaj orangutanoj: 20 jaroj inter la timemaj personoj de la praarbaro (1995); Edenaj pripensoj: Miaj jaroj kun la orangutanoj de Borneo (1996); Odiseado Orangutano (1999) kaj ŝi antaŭenpelis internacian kampanjon por eviti la estingon de la orangutano. Ŝi fondis la Orangutan Foundation International.

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]