Kŭangĵua Demokratia Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al la 18a de Majo.

Kŭangĵua Demokratia Movado estis insurekcio ekde la 18a de Majo ĝis la 27a de Majo en la jaro 1980, dum kiu civilaj urbanoj de Kŭangĵuo kaj Suda Ĝeonra Provinco (Suda Koreio) batalis kontraŭ puĉo de diktatoro Jeono, por demokratio.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

La 18-an de majo 1980 en Kŭangĵuo okazis serio da surstrataj protestoj, post kio la militista registaro deplojis trupojn, mortigintajn almenaŭ 196 homojn. Multaj studentoj, laboristoj kaj aktivuloj stis arestitaj kaj torturitaj[1].

Koreaj televidkanaloj ne rajtis raporti tion, sed Jürgen Hinzpeter de ARD rakontis al la mondo pri la masakro.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Dum multaj jaroj la eventoj estis strikte cenzurataj. Kvankam la ribelo ne estas vaste konata tutmonde, ĝi inspiris rezistajn movadojn kontraŭ aŭtoritataj reĝimoj en diversaj partoj de Azio[1]. Dokumentoj pri la movado estas parto de la Memoro de la Mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Juke Carolina (2021-12-02) Demokratiigo en Sud-Koreio kaj la heredaĵo de la ribelo en Kŭangĵuo (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-27. Alirita 2023-10-31.