Sotobañado y Priorato
Sotobañado y Priorato | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34407 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 158 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 35′ N, 4° 27′ U (mapo)42.591111111111-4.4416666666667Koordinatoj: 42° 35′ N, 4° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 890 m [+] | ||
Areo | 25 km² (2 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sotobañado y Priorato [+] | |||
Sotobañado y Priorato [sotobaNJAdo iprjoRAto] estas municipo en la centra nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Sotobañado y Priorato povas esti komprenata etimologie kiel Banarbaro (alude al la rivero Boedo) kaj Priorlando (alude al la priorlando Mañino).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 144 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 550 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 73 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipon Sotillo de Boedo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1114 oni mencias Sotobañado ene de la dokumentaro de la monaĥinejo de Santa Eufemia de Cozuelos, en kiu la reĝino doña Urraca donas "Sotevenado" kiel reĝa posedo al Fernando Románez kaj lia edzino Sanĉa.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj ruinoj de la priorejo.