Nogal de las Huertas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nogal de las Huertas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34128
Demografio
Loĝantaro 44  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 4° 38′ U (mapo)42.392222222222-4.6413888888889Koordinatoj: 42° 24′ N, 4° 38′ U (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Areo 13,8 km² (1 380 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nogal de las Huertas (Provinco Palencio)
Nogal de las Huertas (Provinco Palencio)
DEC
Nogal de las Huertas
Nogal de las Huertas
Situo de Nogal de las Huertas
Nogal de las Huertas (Hispanio)
Nogal de las Huertas (Hispanio)
DEC
Nogal de las Huertas
Nogal de las Huertas
Situo de Nogal de las Huertas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nogal de las Huertas [+]
vdr

Nogal de las Huertas [noGAL delasŬERtas] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Nogal de las Huertas estas komprenebla etimologie kiel Juglandarbo de la Fruktoĝardenoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la monaĥejo Sankta Savinto.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 39 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 330 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 46 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio inkludas la submunicipon Población de Soto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la 11-a jarcento estis grava romanika monaĥejo Sankta Savinto, nun ruinigita.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la ruinoj de la monaĥejo Sankta Savinto, la nuna preĝejo en iamaj lernejoj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]