Villacidaler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villacidaler
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34349
Demografio
Loĝantaro 46  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 4° 58′ U (mapo)42.221666666667-4.9741666666667Koordinatoj: 42° 13′ N, 4° 58′ U (mapo) [+]
Alto 786 m [+]
Areo 21,78 km² (2 178 ha) [+]
Villacidaler (Provinco Palencio)
Villacidaler (Provinco Palencio)
DEC
Villacidaler
Villacidaler
Situo de Villacidaler
Villacidaler (Hispanio)
Villacidaler (Hispanio)
DEC
Villacidaler
Villacidaler
Situo de Villacidaler

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villacidaler [+]
vdr

Villacidaler [biljazidaLER] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villacidaler estas komprenebla etimologie kiel Urbo de la Sinjoro (vidu suben en Historio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 53 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000. Ĝi limas kun Santervás de Campos, Villada, Villacarralón, Cisneros kaj Boadilla de Rioseco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La toponimo Villacidaler, citita jam en la 10-a jarcento kiel Villa de Ziti AlhaileVilla de Cit Alfer, estas de mozaraba deveno. Ĝi estas derivata de la araba vorto Ceit, Cit aŭ Zid, kun la signifo de sinjoro, plus la persona nomo.​ En 1631 aperis literumita kiel Villazidaler.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]