Valbuena de Pisuerga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valbuena de Pisuerga
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34465
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 4° 14′ U (mapo)42.145277777778-4.2388888888889Koordinatoj: 42° 9′ N, 4° 14′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Valbuena de Pisuerga (Provinco Palencio)
Valbuena de Pisuerga (Provinco Palencio)
DEC
Valbuena de Pisuerga
Valbuena de Pisuerga
Situo de Valbuena de Pisuerga
Valbuena de Pisuerga (Hispanio)
Valbuena de Pisuerga (Hispanio)
DEC
Valbuena de Pisuerga
Valbuena de Pisuerga
Situo de Valbuena de Pisuerga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valbuena de Pisuerga [+]
vdr

Valbuena de Pisuerga [balBŬEna depiSŬERga] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Valbuena de Pisuerga estas etimologie komprenebla kiel Bona Valo de Pisuerga.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 46 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 38 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipojn San Cebrián de Buena Madre kaj Casas del Monte Polanco (nun senhoma).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La preĝejo de Sankta Marteno de Tours estis konstruita en la dua duono de la 17-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kun svelta sonorilturo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]