Villodrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villodrigo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34257
Demografio
Loĝantaro 107  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 4° 6′ U (mapo)42.144444444444-4.0947222222222Koordinatoj: 42° 9′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Alto 764 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Villodrigo (Provinco Palencio)
Villodrigo (Provinco Palencio)
DEC
Villodrigo
Villodrigo
Situo de Villodrigo
Villodrigo (Hispanio)
Villodrigo (Hispanio)
DEC
Villodrigo
Villodrigo
Situo de Villodrigo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villodrigo [+]
vdr

Villodrigo [biljoDRIgo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Villodrigo estas eble etimologie komprenebla kiel Bieno de Rodrigo, alude al iama praloĝanto. Villodrigo estas eksklavo de la provinco Palencio en la provinco Burgoso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 109 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la 1940-aj jaroj. Ĝi distas 46 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Kiel eksklavo ĝi limas nur kun municipoj de la provinco Burgoso, nome Vizmalo, Revilla Vallejera, Villaverde-Mogina kaj Valles de Palenzuela. La rivero Arlanzón trafluas la teritorion.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de la epoko de la Romia Imperio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estis de Villa de Rodrigo.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo, la francaj trupoj retiriĝantaj luktis en la batalo de Villodrigo (23a de Oktobro 1812) je ĉirkaŭ 4 km de la loĝlokoj kontraŭ brit-germanaj trupoj: venkis la francoj kiuj mortigis 250 homojn kaj faris 85 prizonulojn, sed la bitoj atingis strategian sukceson, ĉar ili havis unu aldonan tagon por ke la ĉefa forto de Wellington alvenu al Torquemada.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, rura turismo kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]