CrossFit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Praktikanto de halterlevado dum krosfita sesio.

CrossFit estas marko registrita en Eŭropa Unio, posedaĵo de CrossFit Inc., kiu temas pri metodo de trejnado surbaze de ekzercoj konstante ŝanĝiĝantaj, kun funkciaj movadoj faritaj je alta intenseco. Estas trejnado bazita en la ekzercoj de militistoj, policanoj kaj de fajrestingistoj[1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

CrossFit estas tekniko de trejnado kiu konektas movadojn de malsamaj disciplinoj, tiaj kiaj la halterlevado, la trejnado de la metabolismo kaj de la tipaj gimnastikaj ekzercoj.

Ĝi konsistas je plenumado de pluraj fizikaj ekzercoj (fleksioj, halterlevado, kurado, ktp) en difinita tempo kun pluraj ripetoj de la samaj ekzercoj strebante al la finiĝo kiel eble plej baldaŭ.

Ĉi tiu nocio havas kiel principo teni konstantan emon de la sportistoj al sportumado longtempe. Oni povas realigi ĝin individue aŭ en grupo, kaj la krosfitaj sesioj kutimas esti mallongaj, variaj kaj adapteblaj laŭ la nivelo de ĉiu partoprenanto.

La kreinto de la CrossFit, Greg Glassman dizajnis plurajn grupojn, unuj nomitaj per nomoj de virinoj en referenco al la amerikaj uraganoj, kaj aliaj per nomoj de militistaj herooj, policanoj, aŭ fajrestingistoj, inter aliaj, kiel omaĝo.

Ekzistas ankaŭ aliaj grupoj kiuj ne havas nomon, ili ricevas kiel nomon nur la priskribon de la ekzercoj. La rultempo de ĉiu grupo povas varii, de nur 5 minutoj ĝis preskaŭ 30 minutoj, sen kalkulado de la antaŭa malstreĉiĝo kaj prepariĝo por la ekzercoj kiuj en ĉiu sesio povas varii laŭ la enhavo.

La homgrupoj povas konsisti el 1, 2 aŭ 3 grupoj de ekzercoj, dependante de la fizikaj partoj kiujn oni celas. Kelkaj el la atletoj de krosfito kiuj sukcesis famiĝi estas: Katrin Tanja Davidsdotti,Tia-Clair Toomey, Ragnheiður Sara Sigmundsdottir, Samantha Briggs, Rich Froning Jr, Mat Fraser, Ben Smith, Jason Khalipa, Mikko Peklas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CrossFit, Inc: Private Company Information - Businessweek. Businessweek.com. Alirita 1an de februaro 2015.