Honterus-gimnazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honterus-gimnazio
lernejo
Informoj
fondodato 1541
Situo
Geografia situo 45° 38′ 26″ N, 25° 35′ 17″ O (mapo)45.6405725.58796Koordinatoj: 45° 38′ 26″ N, 25° 35′ 17″ O (mapo)
lando Rumanio
adreso Curtea Honterus nr. 3, loc. Brașov, RO–500025
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Honterus-gimnazio (Rumanio)
Honterus-gimnazio (Rumanio)
DEC
Honterus-gimnazio
Honterus-gimnazio
Map
Honterus-gimnazio
vdr

Honterus-gimnazio (latine: Studium Coronense, rumane: Liceul Teoretic Johannes Honterus, germane: Honterus-Gymnasium) estas tradiciriĉa lernejo en Braŝovo, Rumanujo (Curtea Honterus nr. 3). Hodiaŭ lernas tie pli ol mil gelernnantoj; la instruado faratas ĉefe en la germana lingvo. Gvidas la lernejon Radu Chivărean.

la reformanto Honterus montras fingre la vojon al la lernejo!

Historio[redakti | redakti fonton]

El la urba lernejo estiĝis en la kuro de Reformacio en 1541 danke al la humanisto Johannes Honterus la humanisma institucio Studium Coronense. Temis pri la unua humanisma gimnazio en tuta Sudeosta Eŭropo. Gastigis ĝi lernantojn el tuta Transilvanio, Hungario kaj Rumanujo. Monumento starigita por Honterus (verko de la berlinano Harro Magnussen) antaŭ Niĝra preĝejo montras la edukiston montranta fingre en la direkto de la lernejo. En 1612 defendis sian patrujon 39 lernantoj apud Feldioara kontraŭ la hungaroj; por ili kaj ilia gvidanto Michael Weiß starigitis tri jarcentojn pli malfrue t.n. Studenta monumento.

Dudeka jarcento[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ intenco eviti politikajn temojn en la 1930-aj jaroj tamen traktitis kolegare ankaŭ tiaĵoj. Adolf Meschendörfer estis la 93-a lernejestro kaj samtempe la lasta dum la tenado fare de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio. Simile al li estis gravinta rektorece en la 19-a jarcento Ludwig Korodi. Ŝanĝoj antaŭanoncis sin jam en 1940 kiam pensiuliĝis Mesĉendörfer. Somere de 1941 kelkaj ĉambroj prenitis fare de Wehrmacht por instali lazareton kaj en novembro 1941 ĉiuj germanlingvaj lernejoj de Rumanujo venis sub la komandon de la naziismema partio Deutsche Volkspartei Rumäniens kio kaŭzis radikan sekularigon kaj orientiĝon je politike ekstremismaj doktrinoj. Okaze de la ŝtatrenverso en Rumanio de 1944 la rumania armeo sturmprenis la lernejon en kiu troviĝis anoj de Deutsche Volkspartei kaj komunikadcentralo de Wehrmacht. Fino de 1945 ekleziaj aŭtoritatoj ricevis provizoran permeson restartigi instruadon. Fine de 1948 la lernejo anoncitis translokigon en la konstruaĵon de la iama porknabina gimnazio ĉe Karterina pordego kiu antaŭe estis milithospitalo por la Ruĝa Armeo. Tio ne okazis ĉar la tuto bezonitis por Forstista akademio.

En oktobro 1948 nova leĝaro la ŝtato prenis lernejojn el ekleziaj manoj. Malgraŭ kelkaj avantaĝoj (pli altaj salajroj, kuna edukado de knaboj kaj knabinoj) multaj instruistoj kaj lernantoj malŝatis la ideologian novorientiĝon je stalinismo kaj kontrolon fare de la kaŝpolico. Tia rezistado igis akuzadon de urba paroĥestro Konrad Möckel kiu publikigis vande la dokumenton pri ŝtatigo de la gimnazio. Inter 1948 kaj 1956 ankaŭ forprenitis la historia nomo kaj ĝi nomiĝis simple Lyzeum Nr. 2 mit deutscher Unterrichtssprache. Longe temis pri la ununura gimnazio de germana lingvo en tuta Rumanujo kaj frekventis ĝin nur elitaj lernantoj. En 1956 eblis reveno en la historiajn ejojn apud Nigra preĝejo.

Elstaruloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

lernejestroj[redakti | redakti fonton]

instruistoj[redakti | redakti fonton]

lernintoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joseph Dück: Geschichte des Kronstädter Gymnasiums, Johann Gött, Kronstadt, 1845. (GGoogleBooks

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]