Nacia Biblioteko de Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Biblioteko de Serbio
nacia biblioteko • akademia eldonejo • kultura institucio
Komenco 1832 vd
Geografia situo 44° 47′ 51″ N, 20° 28′ 2″ O (mapo)44.7975277820.46716667Koordinatoj: 44° 47′ 51″ N, 20° 28′ 2″ O (mapo)
Lando(j) Serbio vd
Situo Beogrado
Adreso Skerlićeva 1, 11000 Beograd
Nacia Biblioteko de Serbio (Serbio)
Nacia Biblioteko de Serbio (Serbio)
DEC
Nacia Biblioteko de Serbio
Nacia Biblioteko de Serbio
Map
Nacia Biblioteko de Serbio
Membro de Monda Retbiblioteko • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • International GLAM Labs Community • Europeana • Conference of European National Librarians • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
ĉefulo Laslo Blašković
Filioj Serbian Library Consortium for Coordinated Acquisition vd
Notoj stoko: 6 milionoj da mediaj unuoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Biblioteko de Serbio (serbe Народна библиотека Србије, literumado Narodna biblioteka Srbije) estas la nacia biblioteko de Serbio situanta en Beogrado kaj la plej granda biblioteko en la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La establo de la biblioteko estas ligita al historia okazaĵo kiu okazis en februaro 1832 kiam Dimitrije Davidović, eldonisto de la unua gazeto en Serbio, sendis leteron pri la establado de nacia biblioteko en honoro de Milos Obernovic, en novembro de tiu jaro la princo ordonis la nacia biblioteko iĝi deponeja biblioteko.

Dum la Unua Mondmilito la konstruaĵo de la biblioteko kaj ĝiaj kolektoj estis difektitaj kaj kio restis de ĝi estis transdonita al ŝirmejoj en Niŝo kaj Kragujevac por protekto. Post la milito kaj post promulgo de la leĝo de la nacia biblioteko en 1919 la biblioteko ricevis la rajton aĉeti kopion de ajna literatura verko publikigita en la Regno Jugoslavio.

La bombardo fare de Luftwaffe sur la biblioteko en Dua Mondmilito tute detruis la bibliotekkonstruaĵon kune kun 500 000 librovolumoj, kolekto de 1424 cirilaj manuskriptoj, kolekto de 4 000 ĵurnaloj kaj 1 800 gazetoj, arkivoj de ĉeffiguroj en serba historio same kiel la administraj listoj kaj katalogo de la biblioteko.

Post la liberigo de Beogrado en 1944 estis periodo de intensa restarigo de la damaĝitaj bibliotekkolektoj kaj disvolviĝo de la biblioteko, en 1947 la loko estis oficiale remalfermita al la publiko, en 1954 la konstruado de la renovigita bibliotekkonstruaĵo estis aprobita.

La biblioteko havas specialan kolekton de raraj libroj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]