Melgar de Fernamental

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melgar de Fernamental
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 525  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 4° 15′ U (mapo)42.403333333333-4.2444444444444Koordinatoj: 42° 24′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 821 m [+]
Areo 108,62 km² (10 862 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Melgar de Fernamental (Provinco Burgoso)
Melgar de Fernamental (Provinco Burgoso)
DEC
Melgar de Fernamental
Melgar de Fernamental
Situo de Melgar de Fernamental
Melgar de Fernamental (Hispanio)
Melgar de Fernamental (Hispanio)
DEC
Melgar de Fernamental
Melgar de Fernamental
Situo de Melgar de Fernamental

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Melgar de Fernamental [+]
vdr

Melgar de Fernamental [melGAR defernamenTAL] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Melgar de Fernamental estas etimologie komprenebla kiel Terpecejo de Fernán Armentález.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 108,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 553 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 800 el 1960-a jaroj.

Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estis formita per la aligo en la 1970-aj jaroj de municipoj Santa María Ananúñez (provinco Burgoso) kaj San Llorente de la Vega, ĝis tiam apartenanta al la provinco Palencio, kun la jenaj loĝlokoj: Melgar de Fernamental, San Llorente de la Vega, Santa María Ananúñez, Tagarrosa kaj Valtierra de Riopisuerga.

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksime estis romiaj urbo kaj ŝoseoj, el kiuj kelkaj sektoroj poste iĝis parto de la Jakoba Vojo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En 970 Fernán Armentáriz havigis foruon al Melgar de Fernamental kio estis aprobita poste de García Fernández, grafo de Kastilio kaj en 1251 de la reĝo Ferdinando la 3-a.​

Ĉirkaŭ 1217 estis senjoro de Melgar Pedro Fernández de Villegas, kiu estis ankaŭ posedanto de la senjorlandoj de Villegas, Villamorón, Bañares, Grañón, Manquillos, Piña de Campos, Cóbreces, Villasevil, Castillo Pedroso kaj Moñux.

Ermitejo.

En la epoko de la Katolikaj Gereĝoj kaj de Karolo la 1-a la loko prosperis. En la jaro 1572 aĉetis al la krono la jurisdikciajn rajtojn de la urbo Fernando López del Campo kiu estis membro de la Trezora Konsilantaro de Filipo la 2-a, kaj fariĝis senjoro de la urbo, kie li mem loĝis, apartenanta al riĉa familio de komercistoj pri lano devenaj el Castrojeriz kiuj riĉiĝis komerce kun Flandrio; en 1589 li estis elpostenigita fare de la reĝo kadre de jura proceso pro supozita korupto; kaj la urbo reiĝis reĝlanda loko. Poste la reĝo Filipo la 3-a vendis ĝin al la Duko de Lerma, kaj tiukadre ŝajne ambaŭ venis al la loko kaj okazis festoj.

Melgar de Fernamental formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos, estre de la Duko de Infantado, Pedro Alcántara de Toledo y Silva (1729-1790), kiu nomumis ordinaran urbestron.

Meze de la 19-a jarcento oni konstruis la Kanalon de Kastilio, kio helpis la ekonomian disvolvigon.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, la urbodomo, kultura centro, etnografia muzeo, la Kanalo de Kastilio, la pontoj kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]