Jagelona Biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jagelona Biblioteko
emblemo
biblioteko • universitata biblioteko
Komenco 1364 vd
Geografia situo 50° 3′ 41″ N, 19° 55′ 25″ O (mapo)50.061519.9236Koordinatoj: 50° 3′ 41″ N, 19° 55′ 25″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Krakovo
Adreso al. Adama Mickiewicza 22
Jagelona Biblioteko (Malgrandpollando)
Jagelona Biblioteko (Malgrandpollando)
DEC
Jagelona Biblioteko
Jagelona Biblioteko
Map
Jagelona Biblioteko
Retejo Oficiala retejo
vdr
La ĉefhalo de la Jagelona Biblioteko. Ksilografiaĵo de Feliks Zabłocki de 1871.
Jagelona Biblioteko - enirejo al la malnova konstruaĵo

Jagelona Biblioteka (pole Biblioteka Jagiellońska, populara kromnomo Jagiellonka) estas la biblioteko de la Jagelona Universitato en Krakovo kaj kun preskaŭ 6.7 miliono da volumoj, unu el la plej grandaj bibliotekoj en Pollando, servanta kiel publika biblioteko, universitata biblioteko kaj parto de la nacia biblioteka sistemo.[1] Ĝi havas grandan kolekton de mezepokaj manuskriptoj, ekzemple kopernik-a De Revolutionibus kaj Jan Długosz-a Banderia Prutenorum kaj granda kolekto de kontraŭkulturo literaturo (laŭdira drugi obiegsamizdat) de la periodo de komunista reĝimo en Pollando (1945–1989). La Jagelona ankaŭ enhavas la artan kolekton Berlinka, kies laŭleĝa statuso estas en disputo kun Germanio.[2]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Jagelona Biblioteko estas unu el la plej granda kaj plej famaj bibliotekoj en Pollando; super ties historio ĝi ricevis multajn donacojn kaj heredis multajn privatajn kolektojn.[3]

Ties kolekto enhavas 1,503,178 volumoj de monografioj, 557,199 volumoj de periodaĵoj, 104,012 frue presitajn librojn, 3,586 inkunabloj, 24,258 manuskriptoj, 12,819 mapoj, 35,105 partituroj kaj 77,336 microforms. Inter ties muzikaĵoj estas multaj de originalaj aŭtografoj de Mozart.

Rimarkindaj maloftaj libroj posedita de la biblioteko inkluzivas:

En la 1990aj jaroj multaj prez-netakseblaj libroj estis ŝtelitaj de la biblioteko, supozeble por esti vendota en la Okcidento. En 1999 verkoj de Galilejo, Johannes Kepler kaj Basilius Bessarion estis ŝtelitaj; kelkaj estis retrovita en aŭkcio de la germana aŭkcia kompanio Reiss&Sohn.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

La komenco de la Jagelona Biblioteko estas tradicie konsiderita la saman kiel tio de la tuta universitato (tiam konata kiel Krakova Akademio) - en la jaro 1364; tamen anstataŭ havi unu centran bibliotekon ĝi havis plurajn pli malgrandajn filiojn ĉe konstruaĵoj de diversaj departementoj (la plej granda kolekto estis en Collegium Maius, kie verkoj rilatita al teologio kaj liberalaj artoj estis tenita). [3] Post 1775, dum la reformoj de Komisja Edukacji Narodowej, kiu establis la unuan ministerion de eduko en la mondo, diversaj malgrandaj bibliotekoj de la Universitato estis formale centralizita en unu publika kolekto en Collegium Maius. Dum la dispartigoj de Pollando-Litovio, la biblioteko daŭre kreskis danke al la subteno de tiaj homoj kiel Jerzy Samuel Bandtkie, Karol Józef Teofil Estreicher kaj Karol Estreicher. Ties kolektoj estis farita publikon en 1812. Ekde 1932, ĝi havis la rajton ricevi kopion de ajna libro eldonita fare de polaj eldonejoj ene de Pollando. En 1940, la biblioteko fine akiris novan konstruaĵon propran. Dum la Dua Mondmilito, bibliotekaj laboristoj kunlaboris kun subteraj universitatoj. Ekde la 1990aj jaroj, la kolekto de la biblioteko estas pli kaj pli ciferigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La nuna konstruaĵo de la biblioteko troviĝita ĉe Al. Mickiewicza 22 estis konstruita en la jaroj 1931-1939 kaj vastigis dufoje, en la jaroj 1961-1963 kaj 1995-2001.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Official national library of Poland is the National Library of Poland in Warsaw; however Jagiellonian Library is considered a part of the Narodowy Zasób Biblioteczny.
  2. Hermes Malopolska, Zbiory Berlinki w Krakowie Arkivigite je 2012-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, last accessed August 18, 2010
  3. 3,0 3,1 Visiting the Biblioteka Jagiellonska (Jagiellonian Library) in Cracow Arkivigite je 2005-09-08 per la retarkivo Wayback Machine .
  4. Rakoczy, Agnieska (1999).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bakowska, Ewa. “La Jagelona Biblioteko, Cracow: Ties Historio kaj Lastatempaj Evoluadoj.” Biblioteka Revizio (Glasgow) 54, ne. 3 (2005): 155–65.
  • Maria J. Nowak (Winter 1997). “The History of the Jagiellonian Library”, Libraries & Culture 32. 
  • Zathey, Jerzy (Spring 1964). “The Jagiellonian Library, Cracow”, The Book Collector 13, p. 24–32.. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]